Heinrich von Pfalzpaint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich von Pfalzpaint
"Pratica in arte chirurgica copiosa", verko eldonita de Giovanni da Vigo en 1516, kie li priskribas la traktadojn pri pafvundoj per bolanta oleo.
"Pratica in arte chirurgica copiosa", verko eldonita de Giovanni da Vigo en 1516, kie li priskribas la traktadojn pri pafvundoj per bolanta oleo.
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1400
en Pfalzpaint, apud "Altmühltal", Germana regno
Morto ĉ. 1464
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo kirurgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich von Pfalzpaint estis bavara milita kirurgo de la Teŭtona Ordo kiu traktis pli ol 4 mil viktimoj dum la sieĝo de Fortikaĵo Marienberg (1454-1457). Li estis unu el la unuaj kiu faris nazan rekonstruadon en 1460, pli ol unu jarcento antaŭ Gaspare Tagliacozzi. Samjare Heinrich von Pfalzpaint diskutis pafvundojn por la unua fojo, kaj traktis ilin kiel iun ajn alian vundon. Sed Pfalzpaint neniam presigis ĝin; ĝi estis la verko de Giovanni da Vigo "Pratica in arte chirurgica copiosa", publikigita en Romo, en 1516, kiu rapide disvastiĝis tra multaj eldonoj en la franca, itala, germana, nederlanda, portugala, hispana kaj angla, kaj ĝi kreis la ortodoksecon, ke pafvundoj estis esence venenaj kaj bezonas kaŭterecon kun bolanta oleo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro probable estis Heinrich Pfalzpeunter. Lia medicina metilernado kondukis lin tra la bavaraj (Eichstätt, Weißenburg, Munkeno, Tegernsee) kaj frankoniaj (Bamberg, Bayreuth) regionoj same kiel Bazelo kaj Metz.

Inter liaj instruistoj estis Hans von Bayreuth (kiu same estis privata kuracisto de la Dukoj Ludwig kaj Georg von Bayern-Landshut kaj de profesoro en Ingolstadt), en Metz de la frankonia kirurgo Johannes Beris (ankaŭ konata kiel Johann von Paris, Hans von Beris, aŭ Birer en Lotaringio) kiu instruis al li la taŭgan uzadon de sagpafoj, Conrad von Nürnberg, Linhardt von Basel, Hans von Halberstadt kaj Otto von Heideck zu Weissenburg (Odon von Heydelbergk, kirurgo en Visemburgo). Li lernis la arton pri rinoplastio kun la italaj kirurgoj.[2]

En 1460, li raportis "Kiel krei novan nazon se ĝi estas hakita kaj la hundoj manĝis ĝin" en lia disertaĵo pri vundflegado nomata "Bündt-Ertznei". Li uzis opiajn trempitajn spongojn kiel anestezon, kaj priskribis la kirurgian eltiron de kugloj kaj fenditan lipan riparon.

Pfalzpaint estintus la unua aŭtoro, kiu priskribis nazan rekonstruon en Eŭropo, se lia traktado ne estus perdita. Nur 5 ekzempleroj de lia manuskripto restis. Unu estis remalkovrita kaj presita en 1868. La tekniko de Pfalzpaint por naza rekonstruado estis realigita en 2 stadioj uzante ne prokrastitan haŭtoklapon de la brako, kiu estas suturita al la naza difekto kaj la brako estas bandaĝita en la kapo.

Post 8 ĝis 10 tagoj, li dividis la pediklon; enmetis la klapon; kaj kreis la nazan dorson, alaojn kaj kolumelojn. Tagliacozzi priskribis la nazan rekonstruon per braka klapo pli ol unu jarcento poste en 1597. Li uzis malfruajn haŭtoklapojn, kun almenaŭ 6 funkciaj stadioj dum 4 monatoj.

Pfalzpaint antaŭis sian tempon rilate al sia scio pri vundoj, insisto pri kirurgia pureco kaj sia rinoplastio per brakklapo teknike pli facile, kompare kun tiu de Tagliacozzi. Pfalzpaint, kiu malofte estas menciata en la literaturo, devas esti memorigita kiel granda pioniro de la rekonstrua kirurgio en Eŭropo.[3]

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Wundarznei (Medicino pri vundoj), 1460

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj