Henning Göde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henning Göde
(1450-1521)
Portreto de Henning Göde surbaze de la bildkolekto de Martin Friedrich Seidel (1621-1693).
Portreto de Henning Göde surbaze de la bildkolekto de Martin Friedrich Seidel (1621-1693).
Persona informo
Naskiĝo 1450
en Werben Germana regno
Morto 21-a de januaro 1521
en Wittenberg Germana regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo juristo • universitata instruisto vd
Aktiva en ErfurtoWittenberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henning Göde (1450-1521) estis germana juristo, rektoro, kleriko kaj unua profesoro pri teologio en la Universitato de Wittenberg kaj profesoro pri juro en la Universitato de Erfurto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Göde enmatrikuliĝis en la Universitato de Erfurto en la somera semestro 1464 kaj akiris la akademian gradon kiel "Magistro pri Artoj" en 1474. En 1478 li estis sendita al Romo de la urbo Erfurto por akiri permeson transloĝigi la erfurtan monaĥejo por ke oni konstruu kastelon kiel ĝia anstataŭaĵo. Jam en 1486 li akiris la "Licentia gradum sumendi"[1] kaj ekde tiam li povis profesori en la universitato. La 26-an de oktobro, 1489 li doktoriĝis pri ambaŭ juroj, laika kaj eklezia juro, kaj estis akceptita kiel membro de la jura fakultato.

En sia funkcio kiel advokato, li asistis la konsiliojn de la urboj, precipe en la norda Germanio. Li ankaŭ laboris por diversaj reĝaj domoj kaj reprezentis ilin kiel bonegan oratoron ĉe dietoj, ŝtataj parlamentoj kaj ĉe pacaj intertraktadoj. Li ankaŭ laboris kiel asesoro de la Urba Konsilio de Erfurto, kies servo estis al li pagita. Per siaj agadoj li atingis vaste agnoskitan reputacion, tiel ke li estis elektita rektoro de la institucio en la Universitato de Erfurto en la vintra semestro 1486 kaj en la vintra semestro 1489.

Kiam li iĝis dekano de la jura fakultato, li estis nomumita kanono de la beatae Mariae virginis kolegiata preĝejo. La verkoj, kiujn li lasis, montras, ke, kiel juristo, li elstariĝis super la tiutempa mezumo. Li estis malferma al novaj ideoj, kaj instigis siajn studentojn studi puran filozofion, kaj estis sincera apoganto de la emerĝanta humanismo. En 1509 okazis disputoj kun la konsilio de Erfurto, kaj rezulte Göde forlasis la urbon la 13-an de julio.

Li turnis sin al Gotha por disponigi sin kiel princa konsilio por la patronoj de Wettin. Somere 1510 al li estis ofertita la ĉefprofesoro de la jura fakultato fare de Frederiko la Saĝa en la saksia elektorezidejo en la Universitato de Wittenberg. Li ekoficis la 8-an de oktobro, iĝante preposto de la kastela preĝejo kaj prelegante pri la dekreto "De constitutionibus". Kiel konsilisto de la elektisto, li estis aktiva ĝis la elekto de Karolo la 5-a kiel imperiestro.

Göde ne komprenis la teologion de la reformacio, kiu ĵus aperis per Marteno Lutero, ĉar li dubis pri ĝia seriozeco. En sia sinteno antaŭ la kurio, li deklaris, ke li volas rezervi sian propran sendependan juĝon kaj estas sufiĉe neŭtrala pri ĉi tiu demando. Li do malvarme komentis, ke la Malpermeso-Buleo[2] de la 13-a de junio 1520 ne multe damaĝus pro formomanko. En 1516 okazis repaciĝo kun la konsilio de Erfurto kaj Göde revenis tien, sed tuj reiris al Wittenberg kie li mortis tie fraŭla kaj seninfana.

Kiel riĉulo, li havis riĉaĵon je 15 mil guldenoj kaj domon en Erfurto. Ĉi tiu fortuno venis en la manojn de la Universitato de Wittenberg kaj estis uzata por pagi stipendiojn. Li trovis sian finan ripozejon en la kastela preĝejo de Wittenberg. Estas bronza plako sur la tombo, ĵetita de Peter Vischer (1455-1529) en Nurenbergo. La samo videblas denove en la Katedralo de Erfurto, ĉar Göde estis kanoniko tie.

De Libellis formandis, eldonita en (1552) far Henning Göde (1450-1521).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Latine: Permeso por fari la paŝon, dokumento kiu donas permeson por preni ĉiujn rimedojn por solvi situacion.
  2. Exsurge Domine (Leviĝu, Sinjoro)