Gregor Brück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregorius Pontanus
Bildo de Gregor Brück, amiko de Lutero kaj saksia kanceliero.
Bildo de Gregor Brück, amiko de Lutero kaj saksia kanceliero.
Persona informo
Naskiĝo 12-a de oktobro 1484[1]
en Brück, Elekto-Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 15-a de februaro 1557
en Jena, Elekto-Saksio,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Loĝloko Fleischmarkt 6 vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Frankfurto
Profesio
Okupo juristo • universitata instruisto • politikisto • teologo vd
Aktiva en Torgau vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregor BRÜCK, latine Gregorius Pontanus, (1483-1557) estis germana teologo, kanceliero, saksia reformatoro kaj juristo. Lia rolo, komence de la 16-a jarcento en Germanio, estis kiel jura konsilisto de Marteno Lutero, kaj tio donis al li la titolon advokato de la reformacio. Kvankam nun plejparte forgesita aŭ nekonata, lia kontribuo al eŭropa historio preskaŭ certe rezultis en mondŝanĝo.[2] En 1541, Lucas Cranach la Juna estis edziĝinta al Barbara Brück, filino de Gregorius Pontanus kaj la paro havis kvar infanojn, sed bedaŭrinde Barbara mortis pro pesto en 1550, aĝante 32 jaroj.[3] Lia filo, Christian Brück, ankaŭ konata kiel Christianus Pontanus, edziĝis al Barbara Cranach, filino de Lucas Cranach la Maljuna kaj fratino de Lucas Cranach la Juna. La poeto Johann Wolfgang von Goethe estis pranepo de Christian Brück.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Memortabulo honore al Gregorius Pontanus.

Gregor Brück naskiĝis Gregor Henisch aŭ Heinz, filo de Georgius Heinz, urbestro de Brück, apud Potsdam, en Brandenburgio. Lia plej aĝa frato nomiĝis Simon Heinz (1483-1523).

En aŭtuno 1502 li enskribiĝis en la Universitato de Wittenberg kiel "Gregorius Henisch von Brück" (signifante el la urbo Brück). Ĉi tiu nomiĝo, laŭ lia naskiĝloko, restis ĉe li dum la resto de lia vivo.

Li ricevis la bakalaŭrecon en decembro 1505. En 1506 li iris al la Universitato de Frankfurto por studi juron sub Hieronymus Schurff (1481-1554), kaj doktoriĝis en 1509. Li tiam laboris kun la juristo Henning Göde (1450-1521) kaj rapide akiris solidan reputacion.

En 1519 li revenis al Wittenberg kiel urba konsilisto laŭ la peto de Frederiko la Saĝa. Tie li loĝis en domo sur la sudorienta angulo de la merkato, fronte al la urbodomo. Martin Luther estis proksima najbaro kaj laboris kun li sur la redaktado de siaj argumentoj favore al la Dieto de Vormso, pivota punkto dum la reformacio.

Liaj najbaroj okcidente estis Lucas Cranach la Maljuna kaj ties filo Lucas Cranach la Juna.

En la movado de Wittenberg en oktobro 1521, Gregor Brück estis la ĉefa pacperanto inter la eklezio, la universitato kaj la urba konsilio en la solvado de problemoj ene de jura kadro.

Ĉi tiu movado estigis abolon de meso en la preĝejo de Wittenberg, kie Lutero predikis. Gregor Brück ankaŭ partoprenis la Dieton de Speyer en 1526 kaj denove en 1529.

En januaro 1529 li eksiĝis kiel konsilisto kaj estis anstataŭigita de Christian Beyer (1482-1535). Lia rolo tiam ŝajne estis ŝanĝita al tiu de jura konsilisto de la reformacio. En junio 1530 li ĉeestis la "Dieton de Aŭgsburgo" kaj donacis al la Sankta Romia Imperiestro la Konfeson de Aŭgsburgo, kiu estis verkita sub lia gvidado de Marteno Lutero, Philip Melanchthon kaj Justus Jonas la Maljuna.

La 22-an de septembro 1530 Gregor Brück reprezentis la protestantan fidon en la formala skriba deklaro al la establita katolika eklezio, transdonita al la urbodomo de Wittenberg. Ĉi tio estas verŝajne la formala komenco de la reformacio kaj komenca dato de la protestanta eklezio.

Pli malfrue, en 1531, li reprezentis la protestantan kredon en la kreado de la Ŝmalkalda Ligo, grava packontrakto inter la protestantoj kaj katolikoj, subskribita en 1532. En ĉi tiu rolo li estis fundamenta por konservado de la paco kaj reciproka akcepto inter la diverĝaj kredoj en Germanio.

Ĉi tiuj roloj ŝajne estis financitaj (kaj eble elpensitaj) de lia mecenato Frederiko la Saĝa kaj liaj posteuloj. Dum ĉi tiu periodo Gregor Brück restis kiel jura konsilisto de Lutero kaj Melanktono.

Post grava politika ŝanĝo en Wittenberg, en 1547, li perdis siajn delonge establitajn funkciojn. Li tiam unue iris al Vajmaro, poste al Jena, en Turingio, kie li fariĝis profesoro pri juro en la gimnazio, kaj li estis esenca por altigi ĝian statuson al tiu de universitato.

Li mortis en Jena la 15-an de februaro 1557 kaj estas entombigita tie en la urba preĝejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]