Henrietta Lacks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrietta Lacks
Persona informo
Naskonomo Loretta Pleasant
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1920 (1920-08-01)
en Roanoke
Morto 4-an de oktobro 1951 (1951-10-04) (31-jaraĝa)
en Baltimore, Marilando
Mortokialo cervical adenocarcinoma • Povilla
Tombo Clover
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Usono
Memorigilo Henrietta Lacks
Okupo
Okupo farmworker • dommastrumanto
vdr

Henrietta LACKS (1-an de aŭgusto 19204-an de oktobro 1951)[1] (foje malĝuste nomigita Henrietta Lakes, Helen LaneHelen Larson) estis afrik-usonanino kiu estis la nescia fonto de ĉeloj (de ŝia kancera tumoro) kiuj estis kultivitaj de George Otto Gey por krei la unuan konatan homan senmortan ĉellineon. Nun tiu lineo estas nomita la HeLa lineo de ĉeloj.[2]

Fruaj jaroj (1920–1940)[redakti | redakti fonton]

Henrietta Lacks naskiĝis kiel Loretta Pleasant en la 1a de aŭgusto 1920,[1][3] en Roanoke (Virginio). Ŝiaj gepatroj estis Eliza kaj Johnny Pleasant.[4] Ŝia familio ne scias kiel ŝia nomo ŝanĝis de Loretta al Henrietta.[1] Eliza, ŝia patrino, mortis dum naskado de sia deka filo en 1924.[4] Post la morto de lia edzino, la patro de Henrietta sentis sin malkapabla trakti la infanojn, do li portis ilin al Clover (Virginio), kaj disdonis ilin inter siaj parencaroj. Henrietta, kiu tiutempe aĝis 4 kaj karesnomita Hennie, estis donita al ŝia avo, Tommy Lacks, kiu loĝis en ĉaledo de du etaĝoj kiu estis la sklavejo de la plantejo de ŝia praavo kaj praonklo.[1] Ŝi kunhavis sian ĉambron kun sia kuzo kiu aĝis 9, David "Day" Lacks (1915–2002).[1][4]

Postaj jaroj (1941–1950)[redakti | redakti fonton]

En 1935, kiam ŝi aĝis 14, Lacks naskis filon, Lawrence. En 1939, ŝia filino Elsie naskiĝis. En la 10a de aprilo de 1941 ŝi iĝis la edzino de "Day" Lacks, ŝia kuzo, kaj tiu la patro de ŝiaj filoj en Kantono Halifax (Virginio).[1]

Fine de 1941, ilia kuzo Fred Garret konvinkis ilin eliri la tabak-farmon kaj igi Day labori ĉe la ŝtala fabrikejo Bethlehem Steel's Sparrow's Point. Baldaŭ, ili translokiĝis — Day unue, kaj poste Henrietta kaj ŝiaj du filoj al Marilando. Day aĉetis domon por la familio per mono kiun Garret donis al li kiam li iris transmare. Ilia domo estis en New Pittsburgh Avenue en Turner Station, nuntempe en Dundalk, Kantono Baltimore, Marilando. Ĉi-komunumo estis unu inter la plej grandaj[5][6] kaj plej novaj[6] de la proksimume kvardek afrikusonaj komunumoj en Kantono Baltimore.

Lacks kaj ŝia edzo naskis tri aliajn filojn: David "Sonny" Jr. (a. 1947), Deborah (1949–2009), kaj Joseph (a. 1950, kiu pliposte ŝanĝis sian nomon al Zakariyya Bari Abdul Rahman). Rahman, la lasta filo de Lacks, naskis en Hospitalo Johns Hopkins en novembro de 1950, nur kvar kaj duonon monatojn antaŭ la kancero de Henrietta estis malkovrita.[1] Je proksimume la sama tempo, kaj al la mizerigo de Lacks, la geedzoj portis Elsie, kiu estis priskribita por la familio kiel "malsama", kaj "surda kaj muta" en la Malsanulejo de Frenezaj Nigruloj (angle: Hospital for the Negro Insane), kiu pliposte estis renomita al Hospitalo Crownsville.[1] Elsie mortis tie en 1955.[1]

Diagnozo kaj morto (1951)[redakti | redakti fonton]

En la 29a de januaro 1951 Lacks iris al Hospitalo Johns Hopkins ĉar ŝi sentis nodon internen. Ŝi komentis al siaj kuzoj pri la nodo; ili ĝuste supozis ke ŝi estas graveda. Tamen, post naski sian kvinan filon, Joseph, Henrietta komencis sangoverŝi nenormale kaj sufiĉege. Ŝia loka kuracisto testis ŝin je sifiliso, kiu rezultis malpozitive, kaj ŝin referencis al Hospitalo Johns Hopkins.

Johns Hopkins estis ilia nura elekto por malsanulejo ĉar ĝi estis la nura proksimuma malsanulejo kiu traktis nigrajn malsanulojn. Howard Jones, ŝia nova kuracisto, ekzamenis Henrietta kaj la mason en ŝia cerviko. Li eltranĉis etac pecon el ŝia tumoro kaj sendis ĝin al laboratorio. Baldaŭ poste, Lacks malkovris ke ŝi suferis pro epidermoida karcinomo de la cerviko.

Lacks estis kuracita per radioaktivaj tuboj, kiuj estis stebitaj en ŝi. Post kelkaj tagoj, la tuboj estis forigitaj kaj ŝi estis liberigita de la malsanulejo kun instrukcioj ke ŝi devas reveni por suferi iks-fotografaĵojn. Dum la traktado por kontraŭi la tumoron, du specimenoj de la cerviko de Henrietta estis forigitaj —sana specimeno kaj malsana specimeno— sen ŝia permeso.[7] La ĉeloj de ŝia cerviko estis donitaj al Dro. George Otto Gey. Tiuj ĉeloj iĝis la HeLa senmorta ĉellineo, kutime uzita ĉellineo en la biomedicina esplorado.[1]

Dolorege kaj sen plibonigo, Lacks revenis al Hopkins en la 8-a de aŭgusto por trakto, sed ŝi petis resti. Ŝi restis en la malsanulejo ĝis la tago de ŝia morto.[1] Kvankam ŝi ricevis trakton kaj transfuzojn de sango, ŝi mortis pro rena fiasko en la 4-a de oktobro, 1951, kiam ŝi aĝis tridek unu.[8] La sekvanta aŭtopsio montris ke la kancero metastaziĝis tra ŝia tuta korpo.[1]

Lacks Town Road en Clover, Virginio— laŭlime kie Lacks pliaĝis kaj apud kie ŝi estas enterita

Lacks estis enterigita sen tomboŝtono en familia tombejo en Lackstown, parto de Clover en Kantono Halifax (Virginio). La preciza loko de ŝia tombo estas nekonata, kvankam ŝia familio kredas ke ĝi estas nur kelkajn futojn fore de la tombo de ŝia patrino.[1] Lackstown estas la nomo de la bieno kiun la (nigra) Lacks familio posedis ekde kiam ili ricevis ĝin de la (blanka) Lacks familio, kiun posedis la prauloj de la nigraj Lacks-oj kiam la sklaveco estis laŭleĝa en Usono. Multaj anoj de la nigraj Lacks-oj ankaŭ estis idaroj de la blankaj Lacks-oj.[1] Dum jardekoj, la patrino de Henrietta Lacks havis la nuran tomboŝtonon de la kvin tomboj en la tombejo, kaj la tombo de Henrietta mem ne havis ŝtonon.[8][9] En 2010, tamen, Dr. Roland Pattillo de la Morehouse School of Medicine donacis tomboŝtonon por Lacks post legi The Immortal Life of Henrietta Lacks (esperante: La Senmorta Vivo de Henrietta Lacks).[10]

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Scienca esploro[redakti | redakti fonton]

La ĉeloj de la tumoro de Henrietta estis donita al George Gey, kiu "malkovris ke la ĉeloj de Henrietta faris ion kion ili neniam vidis antaŭe: ili restas vivaj kaj pluigas kreskantaj."[11] Antaŭe, ĉeloj kultivataj de aliaj ĉeloj nur transvivis dum kelkaj tagoj. Je la unua fojo, la scientistoj zorgis pri la vivoj de la ĉeloj kaj ili ne havis tempon por esplori la ĉelojn. Tamen, ili rimarkis ke kelkaj ĉeloj de la tumoro malsame kondutas ol la cetero de la ĉeloj. George Gey izolis unu specifan ĉelon, obligis ĝin, kaj komenci lineon de ĉelojn. Gey nomis la specimenon HeLa, uzinta la unuajn literojn de la nomo de Henrietta Lacks. Ĉar la unuaj homaj ĉeloj estis "senmortaj" (ili ne mortis post kelkaj dividadoj), oni povis fari multajn eksperimentojn per ili. Ĉi tiu fakto estis granda profito al la faktoj de medicino kaj biologia esploro.[1]

La ĵurnalisto Michael Rogers rimarkis, ke la kreskado de HeLa por la esploristo en la malsanulejo helpis respondi al la postuloj de la dekmil homoj kiuj marŝis por kuraco je poliomjelito antaŭnelonge la morto de Lacks. En la jaro 1954, la HeLa ĉeloj estis uzitaj por Jonas Salk pro krei vakcinon kontraŭ poliomjelito.[1][8] Por testi la nova vakcinon de Salk, la ĉeloj rapide estis amasfabrikitaj en la unua produktejo de ĉeloj.[12]

En la jaro 1955, la HeLa ĉeloj estis la unuaj ĉeloj sukcese klonitaj.[13]

Mendoj por la HeLa ĉeloj rapide pliiĝis. De post la ĉeloj estis amasfabrikita, ili estis poŝtitaj al sciencistoj ĉirkaŭ la mondo por "esploro je kancero, aidoso, la efikoj de radiado kaj venenoj, mapado de genoj, kaj nenombreblaj aliaj esploroj sciencaj.".[8] HeLa ĉeloj ankaŭ estis uzitaj por esplori la sensivecon de homoj al glubendo, gluo, kosmetikoj, kaj multaj aliaj produktoj.[1] Sciencistoj kreskigis proksimume 18,143 kilogramojn de ŝiaj ĉeloj,[1][14] kaj estas preskaŭ 11,000 patentoj rilate al la HeLa ĉeloj.[1]

En la 1970-aj jaroj, la familio de Henrietta Lacks komencis ricevi telefonvokojn de esploristoj kiuj petis specimenojn de sango por studi la genetikon de la familio (koloro de okuloj, haroj, ktp). La familio kontestis tion, kio helpis ilin lerni pri la forigo de la ĉeloj de Henrietta.[1]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 Batts, Denise Watson, "Cancer cells killed Henrietta Lacks - then made her immortal", The Virginian-Pilot, 2010-05-10, paĝoj 1, 12–14. Kontrolita 2012-08-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-13. Alirita 2014-05-31. Note: Kelkajn fontojn pretendas ke ŝi naskiĝis la 2a de aŭgosto 1920, anstataŭ la 1a.
  2. Grady, Denise, "A Lasting Gift to Medicine That Wasn’t Really a Gift", The New York Times, 2010-02-01. Kontrolita 2012-08-19.
  3. Skloot 2010, p. 18
  4. 4,0 4,1 4,2 Skoot, Rebecca, "Excerpt From The Immortal Life of Henrietta Lacks", oprah.com, February 2010. Kontrolita 9a Aŭgusto 2013.
  5. Turner's Station African American Survey District, Dundalk, Baltimore County 1900–1950 (PDF). Baltimore County. Alirita 2012-08-19.
  6. 6,0 6,1 Baltimore county architectural survey African American Thematic Study (PDF). Baltimore County Office of Planning and The Landmarks Preservation Commission. Alirita 2012-08-19.
  7. Skloot 2010, p. 33
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Smith, Van, "Wonder Woman: The Life, Death, and Life After Death of Henrietta Lacks, Unwitting Heroine of Modern Medical Science", 2002-04-17. Kontrolita 2012-08-19.
  9. Skloot, Rebecca (April 2000) Henrietta's Dance. Johns Hopkins University. Alirita 2012-08-19.
  10. . A Historic Day: Henrietta Lacks’s Long Unmarked Grave Finally Gets a Headstone – Culture Dish. Scienceblogs.com (2010-05-29). Alirita 2012-12-21.
  11. How One Woman's Cells Changed Medicine. ABC World News (2010-01-31). Alirita 2012-08-19.
  12. Skloot 2010, p. 96
  13. ^ Puck TT, Marcus PI. A Rapid Method for Viable Cell Titration and Clone Production With Hela Cells In Tissue Culture: The Use of X-Irradiated Cells to Supply Conditioning Factors. Proc Natl Acad Sci U S A. 1955 Jul 15;41(7):432-7. URL: PNASJSTOR
  14. Margonelli, Lisa. "Eternal Life", New York Times, February 5, 2010. Kontrolita 23-a de aprilo 2014.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henrietta_Lacks en la angla Vikipedio.