Henrik Schmahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Schmahl
Persona informo
Naskonomo Heinrich Schmahl
Naskiĝo 3-an de oktobro 1849 (1849-10-03)
en Hamburgo
Morto 13-an de julio 1912 (1912-07-13) (62-jaraĝa)
en Stutgarto
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Henrik Schmahl [ŝmal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmahl Henrik estis germana-hungara arkitekto.

Heinrich Schmahl[1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1849 en Hamburgo (tiam memstara urboŝtato), li mortis la 13-an de julio 1912 en Stutgarto (Germana Regno).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henrik Schmahl estis masonisto, kiu ne trovis laboron en sia naskiĝurbo, tial li migris kaj akiris laboron ĉe Miklós Ybl en Pest (urbo). Ybl aprezis Schmahl talenta, tial Schmahl studis je kosto de Ybl, poste Schmahl apartenis al stabo de Ybl. Baldaŭ Schmahl malfermis memstaran arkitekturan atelieron. Li studvojaĝis al Italio kaj Hispanio, tial liaj konstruaĵoj similas al tiuj stiloj. En 1912 li vojaĝis al Germanio por resaniĝi, kie li mortis.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kinejo "Uránia" (Budapeŝto)
  • Palaco "Párizsi udvar" (Budapeŝto)
  • Palaco Schossberger (1896, Budapeŝto)
  • Palaco laŭ Avenuo Andrássy
  • Palaco "Haggenmacher" (Budapeŝto)
  • Palaco "Politzer" (Budapeŝto)
  • Iama apiskopa palaco (Veszprém (urbo))

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]