Henriko la 1-a, la Birdisto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Geinrich I der fogeler aŭ (esperante) Henriko la 1-a, la Birdisto (ĉirk. 876 - 2-a de julio de 936, Memlebeno) estis la unua reĝo de la Orientfranka imperio de la saksa Otona dinastio.

Li estis saĝa politikisto kaj armeestro. Dum lia estraro Imperio plifortiĝis: estis okupita Lotaringio, germanoj ekis koloniigon de polabaj landoj. Por defendi teritorion de sia imperio kontraŭ nomadaj hungaroj li konstruis multajn burgojn (germ. citadelo). Krome, Henriko la 1-a kreis fortan kavalerian armeon, kiu povis venki la hungaran en la batalo de Riado.