Higuera de la Serena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la vilaĝo: supre folio de figarbo (pro la nomo kaj ekonomio de la vilaĝo) kaj ventomontrilo, netradicia heraldika elemento en moderna blazono

Higuera de la Serena [iGEra] (Figarbo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas higuereños. La censita populacio en 2008 estis de 1.049 loĝantoj.

Situo

Higuera de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 473 m; je 141 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 363 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 71,1 km².

Ĝi apartenas al la jurteritorio de Castuera kaj komarko de La Serena. Ĝi limas kun la teritorioj de Valle de la Serena, Oliva de Mérida, Retamal de Llerena, Campillo de Llerena kaj Zalamea de la Serena.

Geografio

  • Loke oriente de la provinco de Badajoz.
  • Altitudo: 486 metroj.
  • Latitudo: 38º 39' 00" N
  • Longitudo: 005º 43' 59" Okc

La teritorio montras mildan deklivon al SOr kaj al NOk, ekde la 700 m ĝis la 400 m. Ĝi estas parto de la ampleksa duonebenaĵo ekstremadura, kiu disponas el reliefo karaktera de erozia ebenaĵo. La rojoj estas sekaj somere kaj konsistas el la plej grava rivero Guadámez, kiu estas alfluanto de la Gvadiano kaj kelkaj el ties alfluantoj kiuj fluas SOr-NOk, kiel la apudaj montaroj. En la norda bordo, lime kun Zalamea, la samnoma akvorezervejo apudas.

Distas 141 km el Badajoz, 363 km el Madrido, 156 km el Kordovo kaj 193 km el Sevilo.

Populacio

La populacio koncentriĝas ĉefe en la 859 domoj de la kerno, kies loĝantoj ascendis en 1986 nur al 46,1% de la ekzistintaj en 1960. La elmigrado, ĉefa kialo de la demografia malpliiĝo, provokis falon de la indico de natura kresko. La laboranta populacio en 1981 atingis 30,6 %, el kio 74,8 % korespondis al agrikulturo.

Ekonomio

Ĉefe agrikulturo kaj brutobredado (3,515 ŝafoj kaj 738 porkoj), kiel en la resto de la regiono, sed ankaŭ malmulta industrio (12 permesiloj por nutradoproduktoj kaj 8 de komerco) kaj servoj. Estis minejo de plumbo kaj zinko. Lastatempe konstruado ege gravis. Kaj rura turismo akompane de ĉasado.

Festoj

  • Sankta Semajno.
  • Karnavaloj.
  • Sankta Isidro Kamparano (15a de majo).
  • Festo de Los Ramos de la Virgen Inmaculada (Patronaj festoj el 8a al 12 de aŭgusto).

Ĝemelitaj urboj