Hindia otido
| Hindia otido | |||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
| Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
| Ardeotis nigriceps |
La Hindia otido (Ardeotis nigriceps) estas birdo el la familio de Otidedoj kiuj troviĝas en Barato -ĉefe en okcidenta parto- kaj eble en Pakistano.
Enhavo |
Aspekto[redakti]
Estas granda birdo - 122 cm la masklo kaj 92 cm la femalo; tiu pezas ĉ. 18 kg-, bruna dorse kaj blanka ĝenerale kaj ĉefe sube, sed en tiu otido ambaŭ koloroj estas pli puraj kaj videblaj ol en aliaj samfamilianoj. Krome ili havas nigrajn kreston kaj antaŭajn pintoflugilojn.
Ambaŭ seksoj estas similaspektaj sed maskloj havas pli grandan kreston kaj larĝan nigran strion trabruste.
Bredado[redakti]
Nestoj troviĝas surplanke kaj maskloj ne partoprenas kovadon aŭ zorgadon. Ununura ovo estas demetata de la ino. La idoj restas ĉe patrino ĝis la venonta bredosezono.
Kutimoj[redakti]
Tiuj hindomalajaj birdoj loĝas en sekegaj aŭ sekaj herbajoj. Ili manĝas skarabojn, saltulojn, semojn kaj sekajn fruktojn.
Loĝantaro[redakti]
La loĝantaro estas supozata ĉ. mapli ol 1,000 birdoj. La ĉefa minaco estas malpliigo de medio. Tiu birdo troviĝas en barataj ŝtatoj Raĝastano kaj Madhja Pradeŝ. Rifuĝejoj Gatigaon kaj Karera en Madja Pradeŝ havis iam similan loĝantaron sed nuntempe ne tiom en rifuĝejo Karera en Ŝivpuria distrikto. Eta loĝantaro de tiu specio ankoraŭ loĝas ĉe rifuĝejo Nanaj ĉe Solapuro en Maharaŝtro.
Vidu ankaŭ[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
Referencoj[redakti]
- BirdLife International (2004). Ardeotis nigriceps. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
