Honora Patrona Komitato de UEA
El Vikipedio
(Alidirektita el Honora patrona komitato)
La Honora Patrona Komitato konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-movado, kaj mem parolas la internacian lingvon.
- Bakin (Ba Jin) vicprezidanto de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de Ĉina Verkista Asocio.
- Prof. Dalibor Brozovič, membro de la Kroatia kaj Makedonia Akademioj de Sciencoj, redakciano de Tutslava lingva atlaso kaj Eŭropa lingva atlaso.
- Prof. Chang Choong-sik, doktoro pri historio, eksprezidanto de Universitato Dankook.
- Harry Harrison, mondkonata sciencfikcia aŭtoro, eksprezidanto de World SF, internacia organizo de sciencfikciaj verkistok kaj redaktoroj.
- Prof. Reinhard Selten, profesoro en !a Universitato de Bonn, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko
- Prof. Humphrey R. Tonkin, eksprezidanto kaj universitata profesoro pri humanistiko, Universitato de Hartford.
- D-ro Umesao Tadao, em. profesoro de la Universitato de Kioto kaj multjara direktoro de la Nacia Muzeo pri Etnologio de Japanio.
- Prof.John C. Wells, profesoro en la Universitato de Londono, estro de la departemento de Fonetiko kaj Lingvistiko en la Universitata Kolegio Londono
[redakti] Iamaj anoj
- Paul Ariste - (1905-1990) estis estona lingvisto.
- Prof. Chen Yuan (mortis dum 2004), direktoro de Instituto pri Aplika Lingvistiko ĉe Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, vicministro en la ŝtata Komisiono pri Lingvo
- Miguel Sancho Izquierdo (1890-1988) - profesoro de la filozofio de la juro, rektoro de Universitato de Zaragoza.
- Prof. Lionel Elvin, eksdirektoro de la Eduka Departemento de UNESKO, em. direktoro de la Instituto pri Edukado de la Londona Universitato.
Vidu ankaŭ
