Horb (Transkarpatio)
Horb ukraine Горб, hungare Gorb estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja, en municipo de Koloĉava.
Bazaj informoj
- 48° 27′ 40″ N 23° 42′ 26″ O / 48.46111 °N, 23.70722 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 27′ 40″ N 23° 42′ 26″ O / 48.46111 °N, 23.70722 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 1410
- Poŝtkodo: 90043
- Telefonprefikso: 03146
Situo
Horb situas apud kunfluejo de 2 rojoj.
Historio
Ĝis Traktato de Trianon Gorb apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Horb. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
- grekokatolika ligna preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1795, apude sonorilostablo, ambaŭ renoviĝis en 1970, nun muzeo funkcias interne