Hradisko
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Hradisko (apartigilo) |
Hradisko, hungare Kisvár [kiŝvAr], germane Kontschöfchen/Kuntschebchen estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Hrad kaj vár signifas: fortikaĵo.
| Hradisko | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Kežmarok | |
| Poŝtkodo | 059 71 | |
| Aŭtokodo | KK | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-52-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 99 (en 2010) | |
| Geografio | ||
|
|
49°03′25″N 20°31′20″O / 49.05694°N, 20.52222°OKoordinatoj: 49°03′25″N 20°31′20″O / 49.05694°N, 20.52222°O | |
| Alto | 840 m s.m. | |
| Areo | 3 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Hradisko situas fine de sakovojo, sed estas ankaŭ alia aĉa vojo. Kežmarok troviĝas je 13 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1264 en formo "Vizoka", en 1317 en latina formo "villa Friderici", en 1328 en germana formo "Friderichsdorff". En 1605 oni komputis tie nur 3 domojn. En 1787 111 vilaĝanoj loĝis en 18 domoj, en 1828 159 vilaĝanoj loĝis en 21 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Hradiszkó, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kisvár 181 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Késmárk, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hradisko 104 homoj, (ĉiuj slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1944
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio