Hu Zongchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hu Zongchi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1900 (1900-02-25)
Morto 30-an de novembro 1967 (1967-11-30) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantisto
vdr

Hu Zhongchi (ĉine: 胡仲持, nask. en 1900 kaj mortis en 1968[1]), estis ĉina ĵurnalisto, tradukisto, esperantisto, verkisto kaj membro de la Komunista Partio de Ĉinio [1]

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, li partoprenis en la transpreno de novaĵorganizaĵoj de Ŝanhajo. En 1952, aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio. Li sinsekve funkciis kiel ĉefredaktisto kaj internacia estrarano de la Ŝanhaja taggazeto "Jiefang", estis direktoro en la internacia departemento de la pekina taĝĵurnalo "Renmin Ribao", vicdirektoro de la libro-redakcia sekcio de la Fremdlingva Eldonejo (Pekino) kaj esploristo de Azia-Afrika Esplora Instituto[1]. Li ankaŭ estis unu el la ĉefaj kontribuantoj al la publikigo de Mondaj Scioj de la 1950-aj jaroj ĝis la 1960-aj jaroj[2].

Hu Zhongchi sciis paroli la anglan, rusan, japanan, germanan, sanskriton, Esperanton kaj aliajn lingvojn.

Tradukisto kaj verkisto[redakti | redakti fonton]

En 1919, Hu Zhongchi komencis eldoni. En 1952 li aliĝis al Ĉina Verkista Asocio (zh:中国作家协会 | zh).

  • Tradukis: "Sinjorino Ĉagreno", "Historio de Monda Literaturo", "Tero", "Memorante Lenin ", "La Luno Malleviĝas", "Laŭ Literatura Aprezo", "Sovetia Romano-Kolekto", "Grapoj de Kolero"[1].
  • Verkis: "Malgranda Historio de Monda Literaturo", "Tridek du Nacia Dogano" kaj "Monda Metropolo"[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 胡仲持 (1900~1968),中国作家网,于2015-05-01查阅. Arkivita el la originalo je 2018-08-13. Alirita 2020-04-27.
  2. 胡序介,胡仲持与《世界知识》,世界知识2000年第07期