Ignat Florian Bociort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignat Florian Bociort
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1924
en Cărand
Morto 2-an de decembro 2015 (2015-12-02)
en Berlino
Lingvoj rumanafrancarusagermanaEsperantorumana
Loĝloko Berlino
Nacieco rumano
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Ursula Bociort
Infano Florian Bociort
Okupo
Okupo universitata instruisto • eseisto • esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • Esperanto, Movado. Strategio. Estetiko. Rakontoj 2007
Aliaj aktivaĵoj AIS
vdr

Ignat Florian BOCIORT (naskiĝis la 13-an de oktobro 1924 en la sud-okcidenta Rumanio) en mez-kamparana familio) estas estetikisto, rumana esperantisto kaj honora membro de UEA. Studis filozofion (1945-1949) kaj filologion (1946-1950) en la Universitato Bukareŝto. Doktoriĝis en la Universitato Humboldt de Berlino pri filozofio. Diversaj instruaj postenoj en la universitatoj de Bukareŝto (rumanaj lingvo kaj literaturo), Timiŝoara (estetiko kaj literaturo) kaj Berlino (rumanaj studoj). Aŭtoro de pluraj libroj pri estetiko, literatura teorio kaj Esperanto, kiun li lernis en la 1960-aj jaroj. Li sukcesis akiri laŭleĝan agadkampon por Esperanto en universitataj kaj sciencaj medioj kaj gvidis la rumanian E-movadon en diversaj postenoj. Li estas membro de kelkaj akademioj. Bociort estas orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino.

Movado

Li esperantistiĝis loĝante en Berlino dum la 1960-jaroj. Post tiea doktoriĝo li hejmenvenis al Rumanio kaj estis ege aktiva en la tiea nacia E-movado, kiun li tre revigligis: En 1978 li kreis akademian kolektivon pri Esperanto kaj interlingvistiko, kadre de la rumana Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Li sukcesis enkonduki Esperanton kiel oficialan, nedevigan studobjekton en ĉiujn filologiajn fakultatojn de la lando, estigis Esperanto-sekcion en la rumana Societo pri Filologiaj Sciencoj. Li verkis plurajn librojn por la lernado de Esperanto, gvidis la laboron por la apero de rumana-esperanto vortaro, por la apero de kvarlingva konversacilibro ktp. Ĉar tiutempe la E-agado en Rumanio estis oficiale malpermesata (lokaj ŝtataj organoj obeis pli-malpli severe la aktualan doktrinon), li kuraĝe kaj persiste kontaktis persone pli ol 20 ministrojn kaj aliajn altrangulojn, kiuj ekde tiam ŝirmis la auntaŭe malpermesitan agadon. Tamen en 1985 la E-agado estis denove tute malpermesita en Rumanio kaj li kaj la ĉefaj kunbatalantoj suferis persekutojn. Post la falo de la diktaturo en la fino de la jaro 1989 fondiĝis la longtempe atendata Esperanto-Asocio de Rumanio, kies unua (kaj nuntempa honora) prezidanto li estis / estas. Ignat Florian Bociort estas honora membro de UEA kaj membro de la Filozofia Sekcio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), San-Marino. Li emeritiĝis en la jaro 1995. Nuntempe li vivas en Berlino. Post transloĝiĝo al Germanio li senĉese verkadas pri E-movadaj temoj.

Verkoj

  • Teoria progresului literar-artistic (La teorio pri la estetika progreso en la beletro kaj arto), Bucureşti 1975, 316 p.
  • Teoria literaturii (La teorio de la beletro), Timişoara 1977, 308 p.
  • Lucrări practice de esperanto şi interlingvistică (Praktikaj seminariaj laboroj pri esperanto kaj interlingvistiko), Timişoara 1980, 340 p.
  • Antologie de texte pentru seminarul de interlingvistică (Antologia tekstoj pri interlingvistiko), Timişoara 1982, 130 p.
  • Estetică literară (Estetiko de la beletro), 2 vol., Timişoara 1995, 953 p.
  • Esperanto. Movado, strategio, estetiko, rakontoj, Timişoara 2007, 652 p.
  • Convingeri, opinii, atitudini (Konvinkiĝoj, opinioj, sintenoj), Cluj-Napoca 2008, 660 p.
  • Estetică literară prin controverse (Kontroversoj de la beletra estetiko), Cluj-Napoca 2011, 223 p.
  • Confruntări, memorii, povestiri (Konfrontadoj, rememoroj, rakontoj), Cluj-Napoca 2012, 666 p.
  • Progresul estetic al literaturii ca problemă a praxeologiei (La estetika progreso de la literaturo kiel problemo de la prakseologio), Cluj-Napoca 2013, 777 p.

Eksteraj ligiloj