Igor Janev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor Janev
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1964 (1964-09-29) (59-jaraĝa)
en Beogrado
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco SerbioNord-Makedonio vd
Alma mater Universitato de Beogrado vd
Profesio
Okupo politikologo • diplomato vd
Laborkampo politika scienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Igor JANEV (Игор Јанев, naskiĝis la 29-an de septembro 1964 en Beogrado) estas serbia kaj makedonia sciencisto, instruisto de Internacia Juro kaj diplomato.[1] Li estas aŭtoro de filozofia koncepto de «relativisma aliro al la internacia politika teorio», kiun li metis en la bazon de siaj proponoj pri politika solvo de la diskuto pri landonomo inter Nord-Makedonio kaj Grekio[2][3]. Enkadre de la sama teorio li konsideras internaciajn rilatojn kaj eksteran politikon kiel unuecan sciencan disciplinon[4].

Igor Janev, tria de maldekstre

Biografio[redakti | redakti fonton]

Igor Janev estis Speciala Konsilanto de la Ministro de Eksteraj Aferoj de la Respubliko de Makedonio en 2002.[5] Nuntempe, Janev estas profesoro de Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Instituto por Politikaj Studoj en Beogrado.[6] Igor Janev estis kreinto de serba strategio por defendo de la serba teritoria integreco en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Li estis iniciatinto de UNGA peto Konsulta opinio pri Kosovo unuflanka deklaro de sendependeco.[7][8][9]

Rolo en la demando pri la nomo de Makedonio[redakti | redakti fonton]

Nord-Makedonio kiel sendependa aperis en 1991 dum disfalo de Jugoslavio sur la loko de la antaŭa Socialisma respubliko Makedonio. En 1993 la juna ŝtato estis membrigita al la Unuiĝintaj Nacioj, tamen, laŭ postulo de Grekio, ne sub sia konstitucia nomo, sed kiel Eksa jugoslavia respubliko Makedonio[10], por evito de korelacioj kun samnoma historia regiono kaj parto de la moderna Grekio.

Dum vico de internaj kaj eksteraj konfliktoj inter la novformitaj ŝtatoj, Federacia Respubliko Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro) kaj apudlimaj landoj en Makedonion estis enkondukita kontingento de Unuiĝintaj Nacioj, kiu estis en la lando ĝis la 28 de februaro 1999[10]. Kun elkonduko de la kontingento de UN kaj ekhavo de plena suvereneco la lando denove alfrontis la demandon pri ĝia nomo. Malgraŭ la fortostreĉoj de plurjara reprezentanto de UN Matthew Nimetz (angle: Matthew Nimetz), la pozicioj de Makedonio kaj Grekio estis kaj restas senkompromisaj. Makedonio estas preta agi nur sub sia konstitucia nomo, kaj tio estas neakceptebla por Grekio kiu promesis ne permesi Makedonion membriĝi al NATO kaj Eŭropa Unio sub tia nomo.

En 1999 Janev verkis artikolon «Leĝaj aspektoj de la uzo de provizora nomo por Makedonio en la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj»[11]. Analizinte vicon de antaŭaj decidoj kaj dokumentoj de la organizaĵo, Janev venis al pruvita konkludo pri dekomenca jura malpraveco de metitaj ĉe membriĝo de Makedonio al UN limigoj. La artikolo estis publikigita en «American journal of international law» kaj ĝis nun havas altan citindekson pri la temo kiel la plej kompleta esprimo de la ĝenerala politika sinteno de Makedonio al ĉi demando. Poste la artikolo eniris la juran parton de Jarlibro de la Unuiĝintaj Nacioj (angle: Yearbook of the United Nations)-1999[12].

Poste Janev verkis ankaŭ aliajn laboraĵojn pri la demando de landonomo. Tiu agado donis al Janev popularecon en Makedonio kaj reputacion de aŭtoritata spertulo pri la temo.

La jura argumentaro de Janev de ŝanĝis pozicion de Grekio kaj alfrontis kontraŭargumentaron fare de grekaj sciencistoj. En tiu nombro, Nikos Zajkos (greke Νίκος Ζάικος) el la Universitato de Makedonio en sia laboraĵo «La onomastiko de ŝtatoj en internacia leĝaro: kazo de la Eksa Jugoslava Respubliko Makedonio»[13] rezignas absolutan ekskluzivecon de la situacio. Li memorigas pri longtempa konflikto de titoloj inter Britio kaj Irlando. Pro la problemo de Nord-Irlando Irlando estis rezignanta nomi la apudan landon La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. Kaj Britio ne estis nomanta la najbaron simple Irlando por evito de aludoj al agnosko de teritoria unueco. Aparte la aŭtoro analizas la tezon de Janev pri foresto de eblaj nuntempaj aŭ estontecaj teritoriaj pretendoj de Makedonio al Grekio kaj nerilatecon de tia problemo al nomo de la ŝtato. La aŭtoro ankaŭ memorigas, ke en 1993 Makedonio estis membrigita al UN kun sindevigo trovi kompromison pri titolo kun Grekio.

Konferenco de NATO en 2008 kaj plua evoluo de la demando[redakti | redakti fonton]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Janev eldonis pli ol 180 sciencajn artikolojn kaj 19 monografiojn kaj librojn en la kampoj de politika scienco, internacia juro, kaj internaciaj rilatoj.

Monografioj[redakti | redakti fonton]

  • Co-operation of Yugoslavia with UNESCO, publ. Faculty of political science, Belgrade,1991
  • Economic Organizations of the United Nations, (1994) publ. Faculty of Law, Skopje,1994 (in Macedonian)
  • Law and politics of specialized organizations of the United Nations.Publ.: “Alexandria”, Skopje, 1996. (in Macedonian)
  • Theory of international relations and foreign politics. publ.: “Plato”, Belgrade, 1998.
  • International relations and foreign politics (with the example of Yugoslav relations with the United Nations), Institute of Political Studies, Belgrade, 2002. (in Serbian)
  • UN and the international financial and economic organizations, publ. Institute of Political Studies, Belgrade, 2004.
  • Cultural diplomacy, publ. Institute of Political Studies, Belgrade, 2004. (in Serbian)
  • Theory of International politics and Diplomacy and New definition of politics, publ. Institute of Political Studies, Belgrade, 2006, ISBN 86-7419-102-9
  • Constitutional law and political system of the European Union. publ. IPS, Belgrade, 2007. ISBN 978-86-7419-144-6
  • International organizations and Integrations, publ.: Institute of Political Studies, Belgrade, 2008, ISBN 978-86-7419-151-4
  • World Intelectual Property Organization, publ. Institute of Political Studies, Belgrade, 2009, ISBN 978-86-7419-188-0
  • Statutary order of International Organizations, publ. Institute of Political Studies, Belgrade, 2009, ISBN 978-86-7419-191-0
  • International Financial Organizations, publ. Aleksandria (Alexandria) 2008, ISBN 978-9989-705-03-8, str. 1-184 (in Macedonian)
  • Co-autor in the Book: Elements of Strategy of the foreign policie of Serbia, article, Kosovo after the Declaration of Independence, publ. IMPP, 2008, ISBN 978-86-7067-110-2
  • Relations of Yougoslavia with UNESCO, publ. Institute of Political Studies, Belgrade, 2010, ISBN 978-86-7419-209-2
  • Мегународно право и мегународни односи, Институт за политички студии, Белград, 2012, ISBN 978-86-7419-244-3
  • Дипломатија, Институт за политички студии, Белград, 2013, ISBN 978-86-7419-261-0
  • Uvod u diplomatiju, AGM knjiga, Белград, 2015, ISBN 978-86-86363-64-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la angla lingvo:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu content/article/1956873.html
  2. Игорь Янев (2013). Релятивистский подход к международной политической теории, revuo «Международные научные исследования» (ru) 5 (1—2). 
  3. Игор Јанев (makedone). Истакнати професионалци од Македонија. Emigration Agency of Republic of Macedonia. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2013-10-10.
  4. Mirčev D.. (2006) The Macedonian foreign policy 1991—2006 (angle). Skopje: Az-Buki, p. 15. ISBN 9989151318.
  5. Vidi pri sia pozicio: http://www.makemigration.com/ Arkivigite je 2012-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Laŭ la serba leĝaro pozicio de scienca konsilisto ĉe la publika mezlernejo havas rangon de instruisto en publika universitato
  7. Vidu RIA Novaĵoj http://www.sp.rian.ru/news/20060216/43588174.html Arkivigite je 2013-04-16 per la retarkivo Wayback Machine (RIA) 2006.
  8. vidi lian arton en 2005. http://scindeks-clanci.ceon.rs/data/pdf/0354-5989/2005/0354-59890504115J.pdf Arkivigite je 2013-04-16 per la retarkivo Wayback Machine (plena teksto)
  9. plui, vidi arton en 2008. http://scindeks-clanci.ceon.rs/data/pdf/0354-5989/2008/0354-59890803211J.pdf Arkivigite je 2014-11-13 per la retarkivo Wayback Machine (plena teksto)
  10. 10,0 10,1 Силы превентивного развертывания Организации Объединенных Наций (СПРООН) (ruse). Завершенные операции ООН по поддержанию мира. Unuiĝintaj Nacioj (1999-05-20). Alirita 2013-10-10.
  11. Janev I. (1999). “Legal aspects of the use of a provisional name for Macedonia in the United Nations system”, American journal of international law (en) 93 (1). 
  12. (2007) United Nations Juridical Yearbook 1999 (angle). US: United Nations Publications, p. 482. ISBN 9211335345.
  13. Zaikos N. (2010). “The onomastics of states in international law: the case of the Former Yugoslav Republic of Macedonia”, Macedonian identities through time: Interdisciplinary approaches (en).