Imre Lichtenfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Lichtenfeld
Imre Lichtenfeld
Imre Lichtenfeld
Persona informo
Naskonomo Emrich Lichtenfeld
Naskiĝo 26-an de majo 1910 (1910-05-26)
en Budapeŝto
Morto 9-an de januaro 1998 (1998-01-09) (87-jaraĝa)
en Netanja
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungara reĝlandoIsraelo
Okupo
Okupo boksisto • amatora luktisto • militisto
vdr

Imre Lichtenfeld [liĥtenfeld], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lichtenfeld Imre estis juda hungara-ĉeĥoslovakiana-israela sportisto, trejnisto, kreinto de kravmagao. Li estis konata ankaŭ Imi Sdeór, hebree אימי שדאור.

Imre Lichtenfeld naskiĝis la 26-an de majo 1910 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 9-an de januaro 1998 en Netanja (Israelo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Lichtenfeld estis edukita en Bratislavo, kie li estis sukcesa gimnastikisto, boksisto kaj luktisto. Li konkursis sur naciaj kaj internaciaj niveloj kaj estis ĉeĥoslovakia ĉampiono kaj li apartenis al ties nacia teamo. Fine de la 1930-aj jaroj, antisemitaj ekscesoj minacis la judojn de Bratislavo. Kune kun la aliaj judaj boksistoj kaj luktistoj, li provis helpi siajn kamaradojn. Li ekkomprenis, ke tiuj sportoj helpas la memdefendon. Li komencis evoluigi simplajn memdefendajn teknikojn. En 1940 li rifuĝis de Slovakio al Palestino, kie li alvenis en 1942. Tie li instruis membrojn de judaj subteraj organizaĵoj (Hagana kaj tiel plu). Post la fondo de Israelo en 1948 li iĝis estro de la korpa edukado kaj proksimbatala trejnado ĉe defendo-trupoj. Komence de la 1990-aj jaroj li fondis la Internacian Krav Magan Federacion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]