In my country

El Vikipedio, la libera enciklopedio
In my country
filmo
Originala titolo In My Country
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2004
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) John Boorman
Produktisto(j) John Boorman • Robert Chartoff • Mike Medavoy
Scenaro Antjie Krog • Ann Peacock
Loko de rakonto Sud-Afriko
Muziko de Murray C. Anderson
Rolantoj Samuel L. Jackson • Juliette Binoche • Brendan Gleeson • Langley Kirkwood • Garrick Hagon • Charley Boorman • Fana Mokoena
IMDb
vdr

In my country (En mia lando) estas usona drama filmo de 2004 reĝisorita de John Boorman, kaj stelulita de Samuel L. Jackson kaj Juliette Binoche. Ĝi temas pri la historio de afrikanera poeto Anna Malan (Binoche) kaj de usona ĵurnalisto, Langston Whitfield (Jackson), sendita al Sudafriko por informi pri la aŭdiencoj de la Komisio por vero kaj repaciĝo.

La scenaro, verkita de Ann Peacock, estis bazita sur la memorlibro de Antjie Krog nome Country of My Skull. Speciala scenaro de la filmo estis donacita al Nelson Mandela en Decembro 2003 en ĉeesto de John Boorman, Juliette Binoche kaj Robert Chartoff.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Langston Whitfield (Samuel L. Jackson) estas usona ĵurnalisto de la ĵurnalo Washington Post kiu veturas al Sudafriko por informi pri la publikaj aŭdiencoj de la Komisiono por vero kaj repaciĝo. Temas pri amnestio por tiuj blankuloj kiuj estis responsaj pri kaj kondamnitaj pro la sistemo de apartismo, kondiĉe ke ili klarigu siajn farojn kaj pentu el la faraĵoj. Tiukadre li konas Anna Malan (Juliette Binoche), afrikanera blankulo kaj radioparolantino. Langston estas tre skeptika, ĉar li pensas, ke la afrikaneraj blankuloj pentos pri nenio vere, dum Anna pensas, ke temas pri agado kiu utilos por fermi la vundojn inter nigruloj kaj blankuloj en Sudafriko.

Dum okazas diversaj publikaj aŭdiencoj evidentas ke ja plimulto de gravaj blankuloj, policestroj, juĝistoj, terposedantoj, tute ne pentas pri la sistemo de apartismo kaj la torturoj, arestoj, murdoj, rezultantaj, kiel nura rimedo por elteni ilian privilegian statuson. Dume oni malkaŝas terurajn kazojn de la genocido fare de kla blankula sistemo. Siaflanke, Anne suferas krizon konsistantan en konfliktoj kontraŭ sia familio de afrikaneraj terposedantoj, kaj pli precize rilate al sia frato, kiu estas arda kaj sangelverŝa defendanto de apartismo kontraŭ nigruloj. Krome ŝi ankaŭ apartiĝas disde sia edzo por alproksimiĝo kaj al la agado de la Komisiono kaj al la usona ĵurnalisto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Juliette Binoche kiel Anna Malan
  • Samuel L. Jackson kiel Langston Whitfield
  • Brendan Gleeson kiel De Jager
  • Menzi Ngubane kiel Dumi Mkhalipi
  • Aletta Bezuidenhout kiel Elsa
  • Lionel Newton kiel Edward Morgan
  • Langley Kirkwood kiel Boetie
  • Owen Sejake kiel Reverend Mzondo
  • Charley Boorman kiel Adam Hartley

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]