Indico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro, la vorto indico havas diversajn signifojn:

  1. En presarto, temas pri preciziga kromteksto (precipe numero, literoj) en simbola formulo lokita apud baza simbolo supre aŭ malsupre, kaj dekstre aŭ maldekstre: en la skribaĵoj H2O, a1, a2, ... an+1 ĉiu el la nombroj kaj la esprimo n+1 estas suba indico; en PIV-aj kapvortoj la numeron de la Oficiala Aldono oficialiginta la vorton indikas supra indico.
  2. Laŭ la lingvouzo de komputiko, en programlingvoj, temas pri esprimo indikanta la numeron de elemento de tabelo en la koncerna dimensio ― linion (horizontalon), kolumnon (vertikalon), paĝon ktp: en C la indicoj aperas inter ortaj krampoj, kiel en a[i,j+1].
  3. En fakula ĵargono de matematiko temas pri elemento (de familio, vico, aŭ matrico) en ĝia fonto-aro: vicoj estas familioj kun entjeraj indicoj; la termoj de konstanta vico ne dependas de la indico; la indicoj de matrico konsistas el entjeraj duopoj; la indico de matrica elemento (la indico, kies bildo ĝi estas). Vidu ankaŭ: termo.
  4. Laŭ la lingvouzo de ekonomiko, fiziko, kemio kaj medicino, temas pri nombro, plej ofte kvociento, ricevita per serio da observaĵoj, karakterizanta substancon, procezon aŭ fenomenon: ekzemplo de fiziko estas la refrakta indico (kvociento de la sinuso de la incida angulo per la sinuso de la refrakta angulo); ekzemplo de ekonomiko estas la vivkosta indico. Laŭ ekzemple Sergio Pokrovskij, alternativa nomo por tiu nocio estus indikilo; tio klaras en la ekzemplo ke la indico Nikkei estas barometro de la Tokia borso, en kiu indico kompariĝas al la indikilo de aerpremo/vetero.
  5. En iom arkaiĝinta lingvouzo temas pri sinonimo al la vorto indikaĵo: trompaj indicoj; tiu ruĝiĝo estis la indico de lia konfuzo; oni trovis indicojn de lia krimo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]