Interkonsento por Futuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interkonsento por Futuro (pole Porozumienie dla Przyszłości, PdP) estis iniciato de la polaj centro-maldekstraj socioj, farita la 1-an de februaro 2009 ĉefe per Pola Socialdemokratio, Demokrata Partio kaj Verduloj 2004. Ĝia ĉefa celo estis fari alternativon kontraŭ Civitana Platformo kaj Juro kaj Justeco, du partioj kun plej granda subteno en Pollando, kaj starto en eŭropaj balotoj en junio 2009. Dum tiu ĉi balotoj gajnis 176 602 voĉdonojn, t.e. 2,44% (la kvina loko) kaj havis la plej bonan rezulton inter balotaj komitatoj kiuj ricevis neniun seĝon en la Eŭropa Parlamento.

Interkonsenton apogis Daniel Cohn-Bendit, kunprezidanto de verda frakcio de la Eŭropa Parlamento[1].

Lideroj[redakti | redakti fonton]

Lideroj de Interkonsento por Futuro estis:

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. (pl) Gazeta Wyborcza, 2-a de februaro 2009: Ni ŝanĝigu kune la Union