Isabelle Boulay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isabelle Boulay
Bazaj informoj
Naskonomo Isabelle Boulay
Naskiĝo 6-an de julio 1972 (1972-07-06) (51-jaraĝa)
en Sainte-Félicité
Ĝenroj Popmuziko, Balada muziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1993 – nuntempo
Eldoninto Sony BMG
Retejo www.isabelleboulay.com
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Kanado
Familio
Amkunulo Éric Dupond-Moretti
Okupo
Okupo chanteuse • interpretisto
TTT
Retejo https://isabelleboulay.com/
vdr

Isabelle BOULAY (naskiĝis la  6-an de julio 1972(nun 1972-07-06) en Sainte-Félicité, eta urbo de la duon-insulo Gaspegio (Kebekio)), estas franclingva kanada kantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Isabelle estas la plej aĝa el tri infanoj. Ŝi ekkantis en la restoracio de siaj gepatroj kiam ŝi estis 8-jara. Ŝiaj amikoj enskribis ŝin en Festivalo de kanzono de Petite-Vallée en 1990, kie ŝi ekhavis grandan sukceson.

Ŝi poste partoprenis la prestiĝan festivalon de kanzono de Granby, en Estrie, en 1991, kaj gajnis la konkurson interpretinte «Amsterdam» de Jacques Brel. La saman jaron ŝi estis invitita en FrancoFolies de Montrealo.

En 1993, ŝi gajnis la trofeon de franclingva kanzono en Périgueux. En 1996, Isabelle estis la voĉo de kantistino Alys Robi en samnoma televida serio, tiel fariĝinte konata de la kebekia publiko. Rapide rimarkita de Luc Plamondon, ŝi tiam interpretis Marie-Jeanne en muzikalo Starmania dum 350 prezentoj. Ĉio tio kontribuis al ŝia eklanĉo kiel solo-kantistino ekde 1996.

Depost tiam, ŝi ekhavis grandan sukceson, tiom en Norda Ameriko kiom en Eŭropo. Ŝi havis plej grandan sukceson en Francio en 2000, dank'al titolo Parle-moi.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1995: Alys Robi (produktoro Guy Cloutier)
  • 1996: Fallait pas
  • 1998: États d'amour
  • 2000: Scènes d'amour (koncerte)
  • 2000: Mieux qu'ici bas
  • 2002: Ses plus belles histoires
  • 2002: Au moment d'être à vous (koncerte)
  • 2004: Tout un jour
  • 2005: Du temps pour toi (koncerte)
  • 2007: De retour à la source
  • 2008: Nos lendemains
  • 2009: Chansons pour les mois d'hiver
  • 2011: Les grands espaces

Ankaŭ ekzistas KD de États d'Amour (franca versio kun tri-titola mini-KD)

  1. D'aventures en aventures (kun Serge Lama)
  2. Amsterdam
  3. La ballade de Jean Batailleur

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Videografio[redakti | redakti fonton]

Videoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005: Du temps pour toi (DVD - Olympia, apr. 2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]