István Bors
István Bors | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bors István |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1938 en Kaposvár |
Morto | 10-an de aŭgusto 2003 (65-jaraĝa) en Kaposvár |
Tombo | Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Bors [iŝtvAn borŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bors István estis hungara skulptisto.
István Bors [1] Arkivigite je 2018-03-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de februaro 1938 en Kaposvár, li mortis la 10-an de aŭgusto 2003 en Kaposvár.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Bors akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1961. Lia plej grava instruisto estis Miklós Borsos. Post siaj studoj li kreis en sia naskiĝurbo, li ankaŭ ekspoziciis. Li studvojaĝis al Egipto kaj Grekio, en la komenca periodo la arkaika stilo dominis. Post jaroj li ĉerpis temojn el la hungara popolarto kaj infanaj ludiloj. Li ricevis premiojn inter 1965-2003. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1969, 1982, 1999)
- Pécs (1970, 1998)
- Kaposvár (1972, 1988, 1998)
- Nagykanizsa, Debrecen (1989)
El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Pécs (1981, 1983, 1987, 1989)
- Salgótarján (1987)
- Arthalo Budapeŝto (1995)
- Kaposvár (1997, 2003)
Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Fiú kecskével (aluminio, Veszprém (urbo), 1963) [2]
- Tavasz (bronzo, Kaposvár, 1975)
- Évszakok (bronzo, Kaposvár, 1986)
- Égtájak (bronzo kaj ŝtalo, Kaposvár, 1992)
- Napkerék (bronzo, Kaposvár, 2000, vidu la bildon!)
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memorĉambro en Kaposvár (2005)