István Friedrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
István Friedrich

FRIEDRICH István (n. 1-an de julio 1883 en Malacka, Hungario [nun Malacky, Slovakio] – m. 25-an de novembro 1951 en Vác, Hungario) estis hungara fabrikposedanto, politikisto kaj en 1919 ĉefministro por mallonga tempo (aŭgusto ĝis novembro).

Li studis en la Budapeŝta Teknika Universitato, poste aŭskultis juron en Budapeŝto kaj Berlino. Li malfermis en 1908 en Budapeŝto maŝinriparan metiejon, poste li fondis en Mátyásföld fer- kaj maŝinfabrikon.

Li politike ekagadis en la Sendependeca Partio, post venko de la burĝa revolucio, li estis politika ŝtatsekretario de la Militafera ministerio. Oni ligas al lia nomo la puĉsimilan abdikigon de la sindikata Peidl-registaro post la Hungara Sovetrespubliko. LA legitimadon de tio donis ĉeesto de ĉefprinco Jozefo, kiu kiel reĝa komissiito – en foresto de Karlo la 4-a – nomumis Friedrich ĉefministro. La politikisto senvalidigis pluajn dekretojn, leĝojn de la proletdiktaturo, sed li ne kapablis je interpolitika plifirmiĝo. La rumana okupado, la ententa kontrolado de Hungario, la memvola agado de oficiraj puntaĉmentoj obstaklis la organizadon de la unueca administrado.

Li provizore direktis ankaŭ la eksterkomercan ministerion ĝis 15-17-a de aŭgusto kaj estis ankaŭ internafera ministro de la 27-a de aŭgusto ĝis 11-a de septembro. En la registaro de Károly Huszár, li ricevis postenon de militafera ministro (24-an de novembro 1919–15-an de marto 1920). Li estis ekde 1920 dum du jardekoj opoziciulo en la parlamento.

Oni komencis juĝproceson kontraŭ li en somero de 1921 pro onidira partopreno en murdo de István Tisza (31-an de oktobro 1918). Li havis rolon en revenaj provoj de Karlo la 4-a sur la hungaran tronon (1921). Li organizis en 1922–23 la kontraŭregistaran kunagadon de la ekstremdekstraj fortoj. Li provis interkonsenti en 1925 kun rasdefenda grupo de Gyula Gömbös, poste kun la socialdemokratoj, kontraŭ grafo István Bethlen. Li fondis partion Kristana Opozicio, kiu akiris en la parlamentaj elektoj de 1931 kaj 1935 nun 1-1 mandaton, krom lia mandato. Li ne kandidatis en la parlamentaj elektoj de 1939, retiriĝis el la politiko. Oni kondamnis lin en la József Mindszenty-proceso (1949). Li estis framasono.