István Kiss (algologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kiss (algologo)
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1910 (1910-11-23)
en Pusztaföldvár
Morto 18-an de aprilo 1990 (1990-04-18) (79-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Q54580163
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikistobiologo
vdr

István Kiss [iŝtvAn kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss István estis hungara botanikisto, algologo, altlerneja instruisto.

István Kiss (algologo)[1] naskiĝis la  23-an de novembro 1910(nun 1910-11-23) en Pusztaföldvár, li mortis la 18-an de aprilo 1990 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kiss (algologo) maturiĝis en agrikultura mezlernejo en Orosháza en 1929, poste li akiris pedagogian diplomon en altlernejo en Szeged en 1933, post 3 jaroj similan diplomon en Pedagogia Altlernejo de Szeged, en 1939 filozofian diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. En la lernojaro 1935 li estis asistanto en Szeged, poste li instruis laŭvice en Kőszeg, Léva kaj Pápa, poste li estis katedrestro inter 1949–1976 en Pedagogia Altlernejo de Szeged. Tamen en 1944 li estis soldato, inter 1945–1948 militkaptito. Inter 1952–1972 li estis ankaŭ inspektoro pri medioprotektado. Li kandidatiĝis (CSc) en 1959 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1976 li pensiuliĝis, tamen poste li prelegis en la altlernejo. Li edziĝis en 1942, lia edzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn en 1951 kaj 1973.

Lia esplora kampo estis la algoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Békés vármegye szikes vizeinek mikrovegetatioja. (disertaĵo, 1938)
  • Bioklimatológiai megfigyelések az Eudorina elegans vízvirágzásában. (1942)
  • Alkati és fejlődéstörténeti vizsgálatok a Phacus genusban. (1950)
  • A Balatonból 1934-ben leírt vízvirágzás meteorobiológiai elemzése. (1957)
  • Alkalmazott növénytan. I–II. köt. Főisk. jegyz. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1962)
  • Magyarország szikes tavainak áttekintése szikes tájcsoportok szerint. (1976)
  • Növényszervezettan és növényélettan. (lia ĉefverko, 1981, 5a eldono: 1991)
  • The Development of Striking Algal Mass Productions at the Alpár Basin Region of Tisza Valley. (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.