János Balázs (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Balázs
Persona informo
Naskonomo Balázs János
Naskiĝo la  12-an de septembro 1910(nun 1910-09-12)
en Hungario Kisújszállás (Hungario)
Morto la 29-an de septembro 1983
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Henriette Mednyánszky
Infano Péter Balázs (aktoro)
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoro
vdr

János Balázs [jAnoŝ balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs János estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia filo estas Péter Balázs (aktoro).

János Balázs [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1910 en Kisújszállás, li mortis la 29-an de septembro 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Balázs studis teologion, poste li akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen) (1936-1938), al kabaredo en Budapeŝto (1938-1939), al Teatro Magyar (1941-1944). Post la 2-a mondmilito li estis aktoro kaj reĝisoro de Hungara Radio, sed li estis videbla ankaŭ en Gaja Teatro (1948), Teatro Belvárosi (1950). Inter 1950–1957 kune kun Rózsi Völcsey li faris duopajn spektaklojn en vilaĝoj. Li havis edzinon, kiu naskis unufoje.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Szabolcs Fényes: Vén diófa - Sétáló István
  • K. Vándor: Idegen asszony - Honvéd

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Erzsébet királyné (1940) – familia servisto
  • Fehér vonat (1943) - soldato (ĉefrolo)
  • Sorompó (1959) - fervoja barilisto

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Hétköznapi történet (1966)
  • Zokogó majom (1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.