Jacek Dukaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literaturo > Pollingva literaturo > Jacek DUKAJ < Pola lingvo


Jacek DUKAJ

Jacek DUKAJ (naskiĝis la 30-an de julio, 1974) estas pola verkisto. Li skribadas sciencfikcion kaj fantaston.

DUKAJ naskiĝis en Tarnów. Li studis filozofion en krakova Uniwersytet Jagielloński. Li debutis en februaro de 1990 per novelo Złota galera ("Ora galero") en monatgazeto Fantastyka.

Dekdufoje nomumita por Premio Zajdel. Li fariĝas laŭreato en 2000 por novelo Katedra ("Katedralo"), en 2001 por romano Czarne oceany ("Nigraj oceanoj"), en 2003 por romano Inne pieśni ("Aliaj kantoj") kaj en 2004 por romano Perfekcyjna niedoskonałość ("Perfekta neperfekteco").

Desegnita filmo de Tomasz Bagiński, "Katedralo", bazita sur novelo de DUKAJ estis en 2003 nomumita por Oskaro. Bagiński preparas novan filmon, bazita sur novelo de DUKAJ Ruch generała ("Moviĝo de generalo").

Noveloj de DUKAJ tradukitas en angla, ĉeĥa, germana, hungara kaj rusa lingvo.


Bibliografio

Novelaroj

  • W kraju niewiernych ("En lando de senkreduloj" - 2000)
  • Xavras Wyżryn i inne fikcje narodowe ("Xavras Wyżryn kaj aliaj naciafikcioj" - 2004)
  • Król Bólu ("Reĝo de Doloro" 2006, en preparo)

Romanoj

  • Xavras Wyżryn (1997)
  • Aguerre w świcie ("Aguerre en tagiĝo" - mikroromano publikigita en antologio Wizje Alternatywne 3, 2001)
  • Czarne oceany ("Nigraj oceanoj" - 2001)
  • Córka łupieżcy ("Filino de rabisto" - mikroromano publikigita en antologio Wizje Alternatywne 4, 2002)
  • Extensa (2002)
  • Inne pieśni ("Aliaj kantoj" - 2003)
  • Perfekcyjna niedoskonałość - Pierwsza tercja Progresu ("Perfekta neperfekteco - unua tercio de Progreso" - 2004)

Eksterligo

TTT-ejo de Jacek DUKAJ