Jacopo Vignola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacopo Vignola
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1507 (1507-10-01)
en Vignola
Morto 7-an de julio 1573 (1573-07-07) (65-jaraĝa)
en Romo
Tombo Panteono de Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Familio
Infano Giacinto Barozzi
Okupo
Okupo arkitektoverkisto
Verkoj preĝejo de la Jesuo
vdr
Villa Farnesio (Caprarola).
Villa Giulia, Romo.
Preĝejo del Gesù (de Jesuo), Romo.

Jacopo (aŭ Giacomo) Barozzi (Vignola (Italio), 1507 – Romo, 1573), konata kiel Jacopo Barozzi de Vignola aŭ, pli ofte kaj simple kiel Vignola [viNJOla], ĉar li naskiĝis en tiu itala urbo proksima al Modeno, estis elstara arkitekto kaj teoriulo de la Itala Renesanco.

Li studis pentrarton kaj arkitekturon en Bolonjo. Li komencis sian edukon kiel pentristo kaj alvenis al arkitekturo tra la studado de la Antikveco, kaj estis helpanto de ‎Baldassare Peruzzi. Influita de Leon Battista Alberti kaj de Antonio da Sangallo, same kiel de la tradicio de la Renesanco, li estis ĉefa reprezentanto de la periodo de transiro de la Renesanco al la Baroko, kaj tiele oni konsideras lin en la Manierismo.

Post unua profesia epoko kiel arkitekto en la urbo Bolonjo, li setlis en Romo el 1530. Li laboris en Vatikano kun Peruzzi, kaj Antonio da Sangallo la Plijuna, rekonstruante kelkajn monumentojn kaj iĝante sekretario de la Vitruvia Akademio, kaj ĉefa arkitekto de la urbo post la morto de Mikelanĝelo. Li estis la arkitekto de la familio Farnesio kaj partoprenis en la projekto de Villa Giulia en 1550 kunlabore kun Giorgio Vasari kaj Bartolommeo Ammanati kaj de la Vilao Farnesia en Caprarola (proksime de Viterbo), en 1559. Disĉiplo de Mikelanĝelo, li sukcedis tiun post lia morto en la laboroj de la Baziliko Sankta Petro en Romo, kie li aldonis la malgrandajn flankajn kupolojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Le due regole della prospettiva prattica, 1682
  • Jacopo Barozzi da Vignola. Aggiornamenti critici a 500 anni dalla nascita. Comitato nazionale per il Vignola, 2008.