Jan Křtitel Vaňhal
Jan Křtitel Vaňhal (en la germana „Johann Baptist Vanhal") (naskiĝis la 12-an de majo 1739 en Nechanice en Bohemio – mortis la 20-an de aŭgusto 1813 en Vieno) estis ĉeĥa komponisto de la 2-a duono de la 18-a jarcento, verkinta en klasikisma stilo.
En Vieno, kie li pasigis plejparton de sia vivo, li origine studis ĉe Karl Ditters von Dittersdorf.Kun sia instruisto kaj kun Wolfgang Amadeus Mozart kaj Joseph Haydn li kunludis en arĉkvarteto. Krom restado en Vieno li pasigis stude du jarojn en Italio kaj kun la grafo Erdödy vizitis Hungarion kaj Kroation.
Li apartenas al la unuaj komponistoj, kiuj kapablis vivteni sin per muzikinstruado kaj enspezoj el siaj verkoj. Liaj pianokomponaĵoj apartenas ĝis nun al aprezata pedagogia materialo.
Inter liaj 1300 komponaĵoj troviĝas pli ol 100 kvartetoj, 76 simfonioj, serenadoj kaj multnombraj kamerkomponaĵoj.
Eksteraj ligiloj
grekeanglewww.wanhal.org the Johann Baptist Wanhal Association greke nekompleta listo de verkoj grekeangle [selektita diskografio http://library.duke.edu/music/vanhal/wanhal8.html/] grekeangle [biografio http://www.mozartforum.com/Contemporary%20Pages/Vanhal%20Contemp.htm] greke Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto