Jaroslavla stacidomo (Moskvo)
Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij Vokzal) | ||||
---|---|---|---|---|
stacidomo • rekonilo | ||||
Situo | ||||
Geografia situo | 55° 46′ 36″ N, 37° 39′ 26″ O (mapo)55.7767937.657264Koordinatoj: 55° 46′ 36″ N, 37° 39′ 26″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Vendo de vojaĝbiletoj | jes | |||
Trakoj | 15 | |||
Kajoj | 11 | |||
Historio | ||||
Administrado kaj utiligado | ||||
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj | |||
Ligita transporto | Metroo:
Komsomolskaja | |||
Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij Vokzal, ruse Яросла́вский вокза́л) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Jaroslavskaja" de Moskva fervojo.
Ĝi situas ĉe la Komsomolskaja placo (adreso:Komsomolskaja placo, domo 5).
De la stacio forveturadas trajnoj laŭ nord-orienta direkto, interalie al Uralo, Siberio kaj Fora Oriento. Ĉi tie komenciĝas la fama Transsiberia fervojo, kiu longas preskaŭ 10 mil km kaj kunligas Moskvon kun la urbo Vladivostok ĉe la Pacifika Oceano.
Historio
En 1862 inter la tiam estinta proksime lageto Krasnij ("Ruĝa") kaj Nikolajevsij (nun - Leningrada) stacidomo aperis malgranda stacidomo de Jaroslavla fervojo. Tio estis 69-kilometra linio ĝis la apudmoskva urbo Sergijev Posad, konata pro tie estanta Monaĥejo de Sankta Triunuo. La unua trajno forveturis la 22-an de julio 1862. La 18-an de aŭgusto 1862 Moskva metropolito Filaret konsekris la fervojon, malgraŭ li malaprobis ĝian ekfunkcion: li opiniis, ke la pilgrimantoj, kiuj komencis vojaĝi per trajnoj anstataŭ kutima piedirado, povas aŭskulti malbonajn rakontojn dum sia veturado[1].
Poste la fervojo atingis Arĥangelskon kaj vastajn teritoriojn de la Rusia Nordo, la stacidomo estis tute rekonstruita. La nuna konstruaĵo aperis dum 1902 - 1904, konstruita laŭ projektoj de arkitekto F.Ŝeĥtel[1].
La stacidomo estis serioze rekonstruita ankaŭ en 1960-aj kaj en 1990-aj jaroj.
Jaroslavskij stacidomo ĝis 1902 | Konstruado de la nova stacidomo | Jaroslavla stacidomo en komenco de la 20-a jarcento |
Alinomado
Dekomence (ĝis 1870) la stacidomo estis nomata Troickij ("Triunua") de la Triunua monaĥejo en Sergujev Posad. Poste ĝi akiris nomon Jaroslavskij (Jaroslavla). Dum la periodo 1922 - 1955 oni nomis ĝin Severnij ("Norda").
Arkitekturo kaj teknikaj detaloj
La stacidomo estas unu el unikaj moskvaj konstruaĵoj. Unu el ĝiaj turoj similas Moskvan Kremlon, la alia similas preĝejojn de la Norda Rusio. Frontono super enirejo al la vestiblo similas pordegon de la Monaĥejo de Savinto en Jaroslavl. Centre de la konstruaĵo arkitekto Ŝeĥtel almetis blazonojn de la tri urboj, kunligitajn de Jaroslavla fervojo: Moskvo (Sankta Georgo), Arĥangelsko (arkianĝelo Miĥaelo) kaj Jaroslavl (urso kun halebardo). Muroj de la ĉefa vestiblo estis kovritaj de paneloj, faritaj de pentristo Konstanteno Korovin[2].
La stacidomo havas 6 kajojn kaj 10 pasaĝerajn trakojn (Skemo de la stacidomo).
Trajnoj
De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis la jenaj lokoj:
Lando | Loko | Trajnoj |
---|---|---|
Rusio | Vladivostok | 1-2 "Rossija", 99-100 |
Rusio | Jekaterinburg | 7-8 |
Rusio, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto | Novij Urengoj | 11-12 "Jamal", 109-110 |
Rusio | Arĥangelsko | 15-16, 233-234, 317-318 "Pomorje" |
Rusio, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto | Labitnangi | 21-22 "Polarnaja Strela" |
Rusio | Novosibirsko | 25-26 "Sibirjak" |
Rusio | Kemerovo | 29-30 "Kuzbas" |
Rusio | Kirov | 31-32 "Vjatka" |
Rusio, Komiio | Siktivkar | 33-34 |
Rusio | Niĵnij Novgorod | 35-36 "Niĵegorodec" |
Rusio | Tomsk | 37-38 "Tomiĉ" |
Rusio, Komiio | Vorkuta | 41-42, 375-376 |
Rusio | Ĥabarovsk | 43-44 |
Rusio | Niĵnij Tagil | 49-50 "Malaĥit" |
Rusio | Krasnojarsk | 55-56 "Jenisej" |
Rusio, Ĥakasio | Abakan | 67-68 |
Rusio | Ĉita | 69-70 |
Rusio | Blagoveŝĉensk | 79-80 |
Rusio, Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra | Priobje | 83-84 "Severnij Ural" |
Rusio | Jaroslavl | 101-102, 103-104, 105-106 |
Rusio | Kotlas | 119-120 |
Rusio | Ĉerepovec | 125-126 "Ŝeksna" |
Rusio | Ŝarja | 147-148 |
Rusio, Komiio | Sosnogorsk | 223-224 |
Rusio | Vologda | 259-260 "Vologodskije Zori" |
Rusio | Severodvinsk | 315-316 "Pomorje" |
Rusio | Kineŝma | 661-662 (ankaŭ ĝis Ivanovo), 673-674 |
Mongolio | Ulaanbaataro | 5-6 |
Ĉinio | Pekino | 3-4, 19-20 "Vostok" |
Nord-Koreio | Pjongjango | Kuplita vagono (ne regule) |
Jaroslavla stacidomo en 1982 | Trajno Moskvo - Pekino | KP 0 de Transsiberia fervojo |
Apudurbaj elektrotrajnoj
Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Mitiŝĉi, Korolov, Puŝkino, Sergijev Posad, Aleksandrov (Vladimira provinco), Ŝĉolkovo, Krasnoarmejsk kaj aliaj.
Ekzistas rapidtrajnoj "Ekspres" ĝis Aleksandrov, Monino, Frjazino kaj "Sputnik" ĝis Bolŝevo (Korolov), Mitiŝĉi, Puŝkino.
- Moskva-Passaĵirskaja-Jaroslavskaja (Jaroslavla stacidomo)
- Moskva-3
- Malenkovskaja
- Jaŭza
- Severjanin
- Losinoostrovskaja
- Losj
- Perlovskaja (Mitiŝĉi)
- Tajninskaja (Mitiŝĉi)
- Mitiŝĉi (Mitiŝĉi)
- Stroitel (Mitiŝĉi)
- Ĉeluskinskaja
- Tarasovskaja
- Klazjma
- Mamontovskaja
- Puŝkino (Puŝkino)
- Zaveti Iljiĉa
- Pravda
- Zelenogradskaja
- 43 km
- Sofrino
- Aŝukinskaja
- Kalistovo
- Radoneĵ
- Abramcevo
- Ĥotjkovo (Ĥotjkovo)
- Semĥoz
- Sergijev Posad (Sergijev Posad)
- 76 km
- 83 km
- 83 km
- Buĵaninovo
- 90 km
- Arsaki
- Strunino (Strunino)
- Aleksandrov-1 (Aleksandrov)
En kulturo
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 "Москва за Садовым кольцом", enciklopedio.
- ↑ Jaroslavla stacidomo (ruse)
Vidu ankaŭ
- Komsomolskaja placo (Moskvo)
- Leningrada stacidomo (Moskvo)
- Kazana stacidomo (Moskvo)
- Publika transporto de Moskvo
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tie startas Trasiberio, artikolo pri la stacidomo ĉe La Vojaĝo (en Esperanto)
- Paĝaro de la stacio kun oficiala informo (ruse)
- Paĝaro de la stacio kun oficiala informo (angle)