Jean-Marc Nattier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Marc Nattier
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1685 (1685-03-17)
en Parizo
Morto 7-an de novembro 1766 (1766-11-07) (81-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo edemo
Tombo Preĝejo Saint-Eustache
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Marc Nattier
Patrino Marie Courtois
Frat(in)o Jean-Baptiste Nattier
Infano Sophie Challes
Parencoj Jean Jouvenet
Okupo
Okupo pentristo • portretisto
Verkoj Louis-Jean Marie de Bourbon, Duke of Penthièvre
Perseo kun Minervo ŝtoniganta Fineon
vdr

Jean-Marc NATTIER (17-a de Marto 1685 – 7-a de Novembro 1766) estis franca pentristo. Li naskiĝis en Parizo, la dua filo de Marc Nattier (1642–1705), portretisto, kaj de Marie Courtois (1655–1703), miniaturisto. Li famis pro siaj portretoj de sinjorinoj de la kortego de la reĝo Ludoviko la 15-a en sinteno de klasika mitologio.

Li eklernis el sia patro, kaj el sia onklo, la historipentristo Jean Jouvenet (1644–1717). Li aliĝis al la Reĝa Akademio en 1703 kaj dediĉis sin al kopiado de pentraĵoj en la Luksemburga Palaco, farante serion de desegnoj de la pentrociklo de Maria de Mediĉo fare de Petro Paŭlo Rubens. La publikigo (1710) de gravuraĵoj bazitaj sur tiuj desegnoj famigis Nattier, sed li malakceptis iri al la Franca Akademio en Romo, kvankam li estis atinginta la unuan premion en la Pariza Akademio estante nur dekkvinjaraĝa. En 1715 li iris al Amsterdamo, kie tiam estis Petro la Granda, kaj pentris portretojn de la caro kaj de la imperiestrino Katerina, sed li malakceptis proponon iri al Rusio.

Nattier deziris esti prihistoria pentristo. Inter 1715 kaj 1720 li dediĉis sin al komponaĵoj kiel la "Batalo ĉe Poltavo", kiun li pentris por Petro la Granda, kaj la "Ŝtonigo de Fineo kaj liaj kompanoj", kio rezultis en lia elekto al la Akademio. Li mortis en Parizo en 1766.

Galerio[redakti | redakti fonton]