Jenő Dulovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Dulovits
Persona informo
Naskonomo Dulovits Jenő Sándor
Naskiĝo la  22-an de junio 1903(nun 1903-06-22)
en Hungario Ipolyság (Hungara reĝlando)
Morto la 24-an de julio 1972
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fotistoinventisto • instruisto de matematiko
vdr

Jenő Dulovits [duloviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dulovits Jenő estis hungara instruisto, fotisto, inventisto.

Fotilo Duflex (patento de Dulovits)

Jenő Dulovits[1] naskiĝis la 22-an de junio 1903 en Ipolyság (Hungara reĝlando, nuntempa Šahy en Slovakio), li mortis la 24-an de julio 1972 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Dulovits akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1927. Post la diplomo li estis mezlerneja instruisto pri matematiko. Lia ŝatokupo estis la fotado, liaj fotoj konstante aperis en gazetoj. Li elpensis disvolvan metodon pri fotado, kiuj brodis fortajn kontrastojn en retroiluminitaj fotoj. Tiu metodo honore al li estas nomata hungara stilo. Inter 1931 kaj 1958 li havis 13 patentojn. El tio elstaras antaŭlenso "Duto" el 1932, kiu faras pli mola la foton kaj la fotilo "Duflex", kiu estis la unua spegulorefleksa fotilo de la mondo el 1948. Unufoje li estis ankaŭ kameraisto en hungara filmo en 1944, sed poste la filmo perdiĝis pro la militaj okazintaĵoj. Post la 2-a mondmilito li laboris en fabriko, kie li partoprenis en produkto de Duflex, sed iom poste pro la tiutempa politika etoso la produkto ĉesis.

Elektitaj volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Lichtkontraste und ihre Überwindung (1937)
  • Művészi fényképezés (1940, 1942)
  • Meine technik, meine bilder (1954)
  • Így fényképezek (1957)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]