Jens Juel (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gravuraĝo fare de Jens Peter Trap (1868).

Jens Jørgensen JUEL (n. la 12-an de majo 1745 en Fyn - m. la 27-an de decembro 1802 en Kopenhago) estis dana pentristo, rigardita kiel unu el la plej gravaj portretistoj de Danio. Li verkis proksimume mil portretojn, sed ankaŭ famiĝis pro siaj pejzaĝoj.

Biografio

Juel studadis arton en Hamburgo (kiu tiam estis regita de Danio), ĉe la germana pentristo Johann Michael Gehrmann. Kiam li revenis al Danio en 1865, li studis en la Reĝa Dana Artakademio de Kopenhago, kie li fariĝis la disĉiplo de Carl Gustaf Pilo. En 1772, li ekiris al Romo, kie li renkontis Nicolai Abraham Abildgaard sed ankaŭ aliajn danajn artistojn. Li sekve vojaĝis al Parizo kaj al Ĝenevo, kie li amikiĝis kun la svisa naturalisto kaj filozofo Charles Bonnet kaj kun la dana gravuristo Johann Friderich Clemens. Li tiam revenis al Hamburgo, kie li konatiĝis kun la poeto Friedrich Gottlieb Klopstock.

La artisto definitive enloĝiĝis en Kopenhagon en 1780, kie li fariĝis la oficiala portretisto de la reĝa familio kaj loka nobelaro. En 1782, li estis akceptita en la Reĝan Danan Artakademion, kiun li direktis ekde la jaro 1795.

Jens Juel instruis pentradon al pluraj famaj disĉiploj kiel Caspar David Friedrich kaj Philipp Otto Runge.

Kelkaj verkoj