Jeuss
| Jeuss | |
|---|---|
| Blazono de Jeuss | |
| Jeuss | |
| Kantono | Friburgo |
| Distrikto | Lagodistrikto |
| Koordinatoj | 46°54′13″N 7°9′52″O / 46.90361°N, 7.16444°OKoordinatoj: 46°54′13″N 7°9′52″O / 46.90361°N, 7.16444°O |
| Nombro de enloĝantoj | 418 |
| Areo | 1,78 km² |
| Alteco | 544 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1793 |
| Komunumkodo | 2264 |
| Mapo de Jeuss | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Jeuss estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 418 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
Jeuss situas sudoriente de la urbo Morato, sude de la Ŝtata Arbaro Galm en la valkaldrono de la rivereto Biberen. La komunumo konsistas el la vilaĝo Jeuss kaj la vilaĝeto Galmguet sur alteco de 581 m s.m. en nordo de la komunumo kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,78 km², de kiuj 10,7% estas kovritaj de arbaro, 79,8% servas por agrikulturo kaj 8,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Jeuss limas en sudo kaj oriento al la Ŝtata Arbaro Galm, en sudo al Gurmels, en sudokcidento al Cressier, kaj en nordokcidento al Salvenach.
Trafiko [redakti]
La komunumo Jeuss situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingebals pere de flankaj vojetoj de Cressier, Salvenach kaj Liebistorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn norde de la komunumo apud Morato. Per la poŝtaŭtolinio de Morato al Düdingen la komunumo estas konektita al la publika tansportreto.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Jeuss datiĝas el la jaro 1340 kiel Juentes. Jeuss apartenis al la Senjorujo Morato kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Jeuss estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto. [3]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:2000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Hermann Schöpfer: Jeuss en Historia Leksikono de Svislando (2007-02-12)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Jeuss – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj [redakti]
|
||||||