Cressier FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo FR en Cressier FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cressier.

Cressier
Blazono de Cressier
Blazono de Cressier
Cressier
Cressier
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46°53′53″N 7°8′25″O  /  46.89806°N, 7.14028°O / 46.89806; 7.14028 (Cressier FR)Koordinatoj: 46°53′53″N 7°8′25″O  /  46.89806°N, 7.14028°O / 46.89806; 7.14028 (Cressier FR)
Nombro de enloĝantoj 823
Areo 4,17 km²
Alteco 569 m super marnivelo
Poŝtkodo 1785
Komunumkodo 2257
Mapo de Cressier
Mapo de Cressier

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Cressier (prononcu kresie, malnova germanlingva nomo Grissach) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 823 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cressier situas en la Svisa Mezlando 4 kilometrojn sudoriente de la distriktĉefurbo Morato sur altebenaĵo kun bona belvido super la valo de la rojo Bibern. La komunumo konistas el la vilaĝo Cressier (sur alteco de 569 m s.m.) kaj la du novaj setlejoj Le Moos (sur alteco de 576 m s.m. sudokcidente de la stacidomo) kaj Praz Rond (sur alteco de 545 m s.m. okcidente de la kantona ĉefvojo 277). Tute en okcidento de la komunumo troviĝas la kapelo St-Urbain. Laŭlonge de la suda limo de la komunumo fluas la rojo Bibern.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,17 km², de kiuj 19,4% estas kovritaj de arbaro, 69,1% servas por agrikulturo kaj 11,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cressier limas en nordo al la berna eksklavo Münchenwiler (BE), en nordoriento al Salvenach, en oriento al Jeuss, en sudo al Gurmels, en sudokcidento al Wallenried, kaj en okcidento al Courlevon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Cressier pasas en nordoriento la kantona ĉefvojo n-ro 277 de Plaffeien al Morato, kaj ĝin tuŝas en sudokcidento al kantona ĉefvojo 182 de Friburgo al Morato. Inter la du cĥefvojo konekta vojo kondukas tra la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 7 kilometroj nordokcidente apud Morato. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Morato.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas dulingva kun plimulto franclingva. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 54,1% de la loĝantaro parolis la francan kaj 40,1% la germanan kaj 1,9% parolis la portugalan.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vidindaĵo de Cressier estas la kastelo. La tiel nomita Manoir de Reynold disponas pri mirinda internaĵo. Ĝia konstruado komenciĝis en la 16-a jarcento kaj finiĝis en 1661 kaj anstataŭis konstruaĵon el la 15-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cressier datiĝas el la jaro 1080 kiel Crisei. Ek de la 12-a jarcento la teritorio de la hodiaŭa komunumo estis malgranda senjorujo, kiu estis feŭdo de la Grafoj de Thierstein, kiuj ĝisn vendis en la jaro 1442 al la urbo Friburgo, kiu estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 landa senjoro kaj posedanto de la supera jurisdikcio. La senjoreco pere de edziĝo fariĝis havaĵo de la familio de Bubenberg, poste estis plurfoje revendita kaj dividita. En la jaro 1529 la senjorecon akiris la familio de Praroman, Friburgo tamen postulis la regadon kaj superan jurisdikcion. En la jaro 1699 la senjorujo estis akirita de la familio de Reynold, kiu iom post iom vendis la rajtojn al la loĝantaro sed konservis la kastelon. Post la konstruo de la fervojo ĉirkaŭ la stacidomo estiĝis novaj kvartaloj, dum la vilaĝo mem konservis sian kamparan aspekton. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Marianne Rolle: Cressier FR en Historia Leksikono de Svislando (2010-10-14)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]