Johann Gabriel Seidl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Gabriel Seidl
Johann Gabriel Seidl, litografio de Josef Kriehuber, 1841

Johann Gabriel Seidl (naskiĝinta la 21-an de junio 1804 en Vieno; mortinta la 18-an de julio 1875 samurbe) estis aŭstra arĥeologiisto, poeto, rakontisto kaj dramisto. Li estas la poeto de la aŭstraj imperiestro-himno "Gott erhalte, Gott beschütze unsern Kaiser, unser Land!".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Gabriel Seidl estis filo de advokato kaj lernis ĉe la Akademia Gimnazio en Vieno. Postsekve li studis juron. En la jaro 1829 finfine li fariĝis gimnazia instruisto en (nun slovena) malsupra-stiria Cilli (nun Celje).

Krom siaj sciencaj studoj Johann Gabriel Seidl publikigis multajn poemojn kaj rakontojn, inter ili la unuajn poemojn de Nikolaus Lenau. Multajn el liaj poemoj muzikigisFranz Schubert (ekzemple Die Taubenpost) kaj Carl Loewe (ekzemple Die Uhr). Krom altgermanaj poemoj Johann Gabriel Seidl verkis ankaŭ plurajn versojn en malsupra-aŭstra dialekto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio

  • Schillers Manen, (1826), Vieno, ĉe J. B. Wallishauser
  • Balladen, Romanzen, Sagen und Lieder, (1826), Vieno, ĉe J. P. Sollinger
  • Lieder der Nacht, Elegien aus Alfons von Lamartine, Die Deutung, (1826), Vieno, ĉe J. P. Sollinger
  • Erzählungen, (1828), Vieno, ĉe J. P. Sollinger
  • Bifolien, (1836), Vieno, ĉe J. P. Sollinger
  • Liedertafel, (1840), Vieno, ĉe C. Gerold
  • Natur und Herz, (1853), Stutgarto, ĉe Hallberger

Geografiaj traktaĵo

  • Wiens Umgebung, nach eigenen Wanderungen und mit Benutzung der besten und neuesten Quellen…. (1826), Wien, bei Mörschner und Jasper.
  • Die untersteierische Schweiz, (1836), Graz, Steiermärkische Zeitschrift, 3-a jarkolekto, kajero 1.
  • Die Steinbrücke (Bild aus Untersteier), (1836), Graz, Steiermärkische Zeitschrift, 3-a jarkolekto, kajero 2.
  • Das St. Mareiner-Thal (Züge zu einem Rundgemälde), (1838), Graz, Steiermärkische Zeitschrift, 5-a jarokolekto, kajero 1.
  • Wanderungen durch Tirol und Steiermark, (1840), Leipzig, Band VII. Das malerische und romantische Deutschland, bei Weigand.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]