Johann Jakob Kaup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Jakob Kaup.

Johann Jakob Kaup (10a Aprilo, 1803 - 4a Julio, 1873) estis germana naturalisto. Li estis sekvanto de natura filozofio, kaj kredis je denaska matematika ordo en naturo kaj li klopodis biologian klasadon baze sur kvinbaza sistemo.

Pentagramo de Kaup reprezentanta la strukturon de la korveda familio

Biografio

Li naskiĝis ĉe Darmstadt. Post studi ĉe Göttingen kaj Heidelberg li pasis du jarojn ĉe Leiden, kie lia atento speciale dediĉis sin al amfibioj kaj fiŝoj. Li poste revenis en Darmstadt kiel helpanto de granda duka muzeo, el kiu li en 1840 iĝis inspektisto. En 1829 li publikigis Skizze zur Entwickelungsgeschichte der europäischen Thierwelt, per kiu li konsideris la animalan mondon kiel evoluanta el malaltaj al pli altaj formoj, el la amfibioj tra la birdoj al la predantoj; sed poste li malagnoskis tiun verkon kiel junula ago, kaj post la publikigo de la verko de Darwin nome Origin of Species li deklariĝis kontraŭ tiuj doktrinoj.