Johano Georgo la 2-a (Saksujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano Georgo la 2-a, pentraĵo de Johann Fink, antaŭ 1675
Johano Georgo la 2-a, prezentaĵo el kronfesta taglibro el la jaro 1658

Johano Georgo la 2-a (naskiĝinta la jul.: 31-an de majo / greg.: 10-an de junio 1613 en Dresdeno; mortinta la jul.: 22-an de aŭgusto / greg.: 1-an de septembro 1680 en Freiberg) estis princo el la dinastio Wettin de la albertida linio. Ekde 1656 li estis elektistoprinco de la elektistoprinclando Saksujo kaj ĉefmarŝalo de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johano Georgo estis filo de la saksa elektisto-princo Johano Georgo la 1-a (1585–1656) el ties dua geedzeco kun Magdalena Sibila (1586–1659), filino de duko Albreĥto Frederiko de Prusujo.

Lian regotempon stampis la ekonomia rekonstruo de Saksujo post la Tridekjara Milito. La ekonomio iom post iom reviviĝis, al kio kontribuis establiĝintaj kaj ankaŭ novaj metioj kaj manufakturoj (teksa industrio, karbominado, vitro k.a.). La arĝento el la Ercmontaro plenigis la malplejnajn princajn kasojn, kaj la foirego je Lepsiko enportis novajn enspezojn. Ankaŭ la bohemaj protestantaj rifuĝintoj (1654) kontribuis novajn enspezojn por la ekonomio. Krom tio la elektistoprinca administrado klopodis protekti la tradiciajn rajtojn de la kamparanaro.

La ĉefaj interesoj de la elektistoprinco tamen ne lokis sur ekonomia, sed sur kultura tereno. Sub lia regeco Dresdeno fariĝis eŭropa centro de arto kaj muziko, precipe de religia muziko. Li revivigis la dresdenan kortegokapelon kaj altiris multajn artistojn el Italujo al sia kortego, kiuj post lia morto estis maldungitaj pro ŝparaktivecoj. Laŭ la stilo de Ludoviko la 14-a de Francujo li komenciĝis per la baroka plibeligo de siaj loĝlokoj. La ekonomia reviviĝo de la lando ebligis ankaŭ kreskan nombron da festaĵoj. La korteganaro nombris en 1676 pli ol 300 personojn. Perukoimposto de 10 taleroj (1676) kaj sledoregularo (1682) fariĝis necesaj, ĉar ankaŭ pli malaltaj klasoj volis esprimi sian plibonigitan situacion per statosimboloj.[1]

La rekonstruado post la Tridekjara Milito kaj lia elspeza kortegomastrumado manĝegis gigantajn sumojn, kondukis al minacanta ŝtatbankroto (1660) kaj enigis Johanon Georgon la 2-an en politikan dependecon de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, kiu pagis al li konsiderindajn sumojn. La elektistoprinco provis egaligi la malavantaĝojn de ĉi tiu interligo per sekreta diplomatio kun la imperiestro, Brandenburgio kaj Bavarujo (1664).[2] Je sia morto li postlasis konsiderindajn ŝuldojn de proksimume 4 milionoj taleroj.[3]

Lia regado postlamis je la evoluigo de la absolutismo kaj de konstanta armeo post la kontraŭuloj en Bohemujo kaj Prusujo, kiuj estis senpotencigintaj la klasoparlamentojn jam en 1620 resp. 1663. Johano Georgo la 2-a restis dependa de la saksaj klasoreprezentantoj. Ankaŭ lia eksterapolitika agosfero estis relative modesta, komparate ekzemple kun tiu de la Granda Elektisto-Princo en Brandenburgio. Konvene malfavore ankaŭ rezultis la prijuĝo de franca marŝalo: „Ĉi tiu princo estis nepre nazkondukata de fremda mano kaj montris en nenio diligenton, ol dum ĉiujn siajn vivotagojn drinki supermezuro; li estis heredinta ĉi tiun maloftan econ de sia patro. Liaj plej noblaj konsilantoj estis plene dependaj de la imperiestra kortego. (…)[1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Komp. Andrea Martin: Magdalena Sybilla von Neitschütz, pj. 25–28
  2. Vgl. F.-L. Kroll: Die Herrscher Sachsens, S. 153
  3. Georg Piltz: August der Starke, p. 6.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]