John Charles Polanyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Charles Polanyi [ĝon ĉals polanji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Polányi János Károly estas juda-hungara-germana-kanada kemiisto, fizikisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (2001), membro ordinara de Papa Akademio de la Sciencoj.

John Charles Polanyi [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1929 en Berlino.

Biografio

John Charles Polanyi devenis el juda-hungara familio. Pro la nazioj la familio translokiĝis al Manchester, kie John frekventis universitaton. Li ricevis diplomon B.Sc en 1949, en la sekva jaro M.Sc, en 1952 Ph.D, poste 2 jarojn li ricevis stipendion en Kanado. Ekde 1956 li vivis en Toronto, kie li ekinstruis en la universitato. En 1958 li edziĝis. Li profesoriĝis en 1962. Li ricevis Nobel-premion en 1986, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)

  • The Dangers of Nuclear War (1979)

Fontoj