John Opie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Opie
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1761 (1761-05-16)
en Trevellas
Morto 9-an de aprilo 1807 (1807-04-09) (45-jaraĝa)
en Londono
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Edz(in)o Amelia Opie
Okupo
Okupo pentristo • portretisto • biografo • ilustristo
vdr

John OPIE (naskiĝis je majo 1761 - mortis la 6-an de aprilo 1807) estis angla pentristo el Kornvalo. Li plejparte kreis historiajn pentraĵojn kaj portretojn.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en vilaĝo St Agnes, apud Truro en Kornvalo. Lia intereso pri pentrado rapide disvolviĝis, sed li estis ankaŭ bona lernejano. Je la aĝo de dudek jaroj, li jam majstris Eŭklidon, kaj kreis vesperan lernejon pri aritmetiko kaj skribado. Li fariĝis fama, unue en sia regiono, pro siaj portretoj, kaj alvenis al Londono en 1780, kie li komencis pentri sub la patroneco de D-ro John Wolcot (Peter Pindar). Opie estis tiam prezentita kiel « la kornvala mirindaĵo », kaj kiel memlerninta genio. Liaj portretoj fariĝis tre popularaj, sed tio ne daŭris longe.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li tiam komenci plibonigi sian teknikon kaj sian stilon, kaj tiel meritis laŭdon de sia rivalo James Northcote : « Aliaj artistoj pentradas por vivi ; Opie vivas por pentradi ». En 1786, Opie malkovris sian unuan gravan historian temon, la « Murdo de Jakobo la 1-a ». Je la sekvinta jaro aperis la « Murdo de Rizzio », verko kies merito estis tuj agnoskita de la Royal Academy, kie li fariĝis membro ekde 1788. Ĝis sia morto, Opie daŭre pentris aŭ portretojn aŭ historiajn pentraĵojn.