Judit Révész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judit Révész
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1915 (1915-07-15)
en Budapeŝto
Morto 17-an de aprilo 2018 (2018-04-17) (102-jaraĝa)
en Malcesine
Lingvoj hungaranederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoHungara reĝlando
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Patro Géza Révész
Okupo
Okupo skulptisto • ceramikisto • ceramikisto
vdr

Judit Révész [rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész Judit estis hungardevena nederlanda ceramikisto, skulptisto. Ŝia patro estis Géza Révész, ŝia geedziĝa nomo estis Judith Magdalena Laqueur-Revesz.

Vazo de Révész

Judit Révész[1] naskiĝis la 15-an de julio 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de aprilo 2018 en Malcesine.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Judit Révész estis sendita al Nederlando en sia aĝo 5, kie ŝi maturiĝis, poste ŝi hejmenvenis kaj studis en Hungara Reĝa Desegnista Lernejo inter 1934-1937. Ŝia majstro estis Márk Vedres. En 1938 ŝi malfermis ceramikan atelieron en Amsterdamo. Ŝi ekspoziciis inter 1938-1955. Ŝi havis laborkontaktojn kun en:Bert Nienhuis kaj en:Luigi de Lerma. Ŝi kreis argilaĵojn kaj ceramikaĵojn, ofte inspirite per hungara popolarto. Ŝi baldaŭ kreis portretojn, kiuj estis gisitaj en bronzo. Ŝi edziniĝis en 1941 kaj naskis 2 gefilojn, ŝi vidviniĝis en 1990. En 1957 la familio translokiĝis al Hago.

Ŝiaj artaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • ĉefverko: La feliĉa elefanto (ekstera muraĵo el kaheloj en 1960 honore al la nederlanda reĝa paro, sed pro malkonstruo de la vilao ĝi estis transmetita al muzeo en 2012)
  • pluraj vazoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]