Juro kaj Justeco
Juro kaj Justeco | |
---|---|
Prawo i Sprawiedliwość | |
partio | |
Lando | Pollando |
Estro | Jarosław Kaczyński |
Fondiĝo | 13-a de junio 2001 |
Ĉefa sidejo | Varsovio, str. Nowogrodzka 84/86 |
Ideologio | konservatismo, kristana demokratio |
Internacia aliĝo | ne membras; frakcio en Eŭropa Parlamento: Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj |
Junulara organizaĵo | Forumo de la junaj el PiS |
Retejo | pis.org.pl |
Juro kaj Justeco (pole Prawo i Sprawiedliwość, PiS) estas dekstra-flanka politika partio en Pollando, fondita la 13-an de junio 2001 fare de Lech Kaczyński. Ekde 2007, post parlamentaj balotoj, ĝi estas partio kun la dua plej granda subteno en Pollando.
Juro kaj Justeco postulas pligrandigi rajtojn de viktimoj kaj plialtigi punojn por krimuloj. La partio proponis fondi la Centran Kontraŭkoruptan Buroon kaj eniri la regulon de publikeco de havaĵaj deklaracioj de politikistoj kaj oficistoj. JkJ kontraŭas laŭleĝigi eŭtanazion, aborton, registritan partnerecon por samseksaj paroj kaj molajn drogojn. La partio subtenas restituon de mortpuno.
La junulara organizo de Juro kaj Justeco estas Forumo de Junuloj.
Pola parlamento
2001: 44 parlamentanojn en Sejmo, malsupera ĉambro de pola parlamento (9,6%).
2005: 153 parlamentanojn en Sejmo (33%) kaj 50 en Senato (50%). JkJ kunkreas la registaron.
2007: 166 parlamentanojn en Sejmo (36%) kaj 39 en Senato (39%).
Prezidento
En 2005 kandidato de JkJ, Lech Kaczyński, venkis la prezidentajn balotojn kaj ekestis Prezidento de Pollando.
Eŭropa Parlamento
En la Eŭropa Parlamento, Juro kaj Justeco membris en frakcio Unio por Eŭropo de Nacioj (UEN) dum la oficperiodo 2004-2009. Ekde 2009 JkJ membras en la frakcio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj.
2004: Dum la eŭropaj balotoj 2004 JkJ ricevis 12,67% voĉdonojn kaj gajnis 7 mandatojn.
2009: Dum la eŭropaj balotoj 2009 JkJ ricevis 27,4% voĉdonojn (la dua plej bona rezulto) kaj gajnis 13 mandatojn.
Prezidantoj
- Lech Kaczyński - 2001-2003
- Jarosław Kaczyński - ekde 2003
Eksteraj ligiloj
|