Justus-Liebig-Schule

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justus-Liebig-Schule
lernejo • lernejkonstruaĵo
Informoj
fondodato 1911
Situo
Geografia situo 49° 52′ 39″ N, 8° 38′ 45″ O (mapo)49.8773933475038.6458798273618Koordinatoj: 49° 52′ 39″ N, 8° 38′ 45″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Julius-Reiber-Straße 3
Nombroj
nombro de studentoj 900 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Justus-Liebig-Schule (Hesio)
Justus-Liebig-Schule (Hesio)
DEC
Justus-Liebig-Schule
Justus-Liebig-Schule
Justus-Liebig-Schule (Germanio)
Justus-Liebig-Schule (Germanio)
DEC
Justus-Liebig-Schule
Justus-Liebig-Schule
Map
Justus-Liebig-Schule
vdr
la lerneja fasado

La Justus-Liebig-Schule [JUStus LI:bik ŜU:le] estas gimnazio fondita en 1911 en la urbo Darmstadt [DARMŝtat aŭ DA:Mŝtat], tiam en la grandduklando Hesio-Darmstadt kadre de la Germana Regno, nun en Germanio. Ĝi situas en la johana kvartalo, nomata laŭ domina luterana kirko konsekrita je Johano la baptisto. La lernejo ricevis la nomon de la samnoma ĥemiisto Justus Liebig. La gimnazio fokusiĝas pri la natursciencoj kaj ofertas dulingvan lernejan programon en la franca.

De 1911 ĝis 1937 la mezlernejo havis la nomon "Liebig-Oberrealschule" (supera reallernejo "Liebig"), kaj ties mallongigo "LiO" ankoraŭ nun uzatas kiel lerneja mallongigo, kvankam en la plena nomo nun tute ne troveblas iu ajn litero "o". La lerneja konstruaĵo en la nuna strato Landwehrstrasse origine estis nur por knaboj kaj estas tuj apud la origine nur-knabina gimnazio Eleonorenschule en ensemblo nomata "lerneja insulo" en la la kvartalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]