Justyna Moniuszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justyna Moniuszko
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1985 (1985-07-06)
en Bjalistoko
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (24-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Politekniko de Varsovio
Okupo
Okupo stevardo
vdr

Justyna Moniuszko (naskiĝis la 6-n de julio 1985 w Bjalistoko, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola stevardino, laboristino de la 36-a Speciala Aviada Regimento, inĝeniero pri aviado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filino de Danuta kaj Zdzisław. En 2004 Justyna Moniuszko finis la 3-an Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo al Krzysztof Kamil Baczyński en Bjalistoko kaj daŭrigis lernadon en Mekanika Fakultato de Energetiko kaj Aviado en Varsovia Politekniko. En 2006 elektiĝis la unua en Politekniko Miss, samjare gajnis konkurson pri Miss de Publiko. Ŝi estis plurjara membrino de paraŝutista filio de Bjalistoka Flugo-Klubo (pli ol 250 paraŝutaj saltoj ŝi faris), glisil-piloto kaj skoltistino en Skolta Teamo je la nomo al Robert Baden-Powell. Dum la studado estis praktikistino de Engineering Design Center en Aviada Instituto. De la 1-a de majo 2008 ĝis la 30-a de novembro 2008 laboris kiel stevardino en Polskie Linie Lotnicze LOT. La 1-an de decembro 2008 komencis labori en la 36-a Speciala Aviada Regimento en la posteno de stevardino. Ŝi flugis ĉ. 425 horojn. Justyna Moniuszko pereis la 10-an de aprilo 2010 en la kraŝo de pola aviadilo Tu-154M en Smolenck sur la vojo al celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin. Dum la flugo troviĝis inter la skipo de la aviadilo.

La 20-an de aprilo estis solene entombigita sur la urba tombejo en Bjalistoko, la ceremonion partoprenis Reprezenta Kompanio de Pomeria Militista Distrikto, super la tombejo flugis blanka-blua aviadilo "Antek" (Antonov An-2) apartenanta al la Bjalistoka Flugo-Klubo, el kiu Justyna Moniuszko elsaltadis kun paraŝuto. La funebran ceremonion partoprenis reprezentantoj de la registaro, granda grupo de studentoj kun profesoro de la politekniko, bjalistokaj skoltoj kaj junularo.

Ŝi kunverkis referaĵon: Modelling Dynamics and Aerodynamic Tests of a Sport Parachute Jumper During Flight in Sitfly Position por internacia konferenco de Pola Biomekanika Asocio "Biomechanics 2010" en Varsovio (25–28 sierpnia 2010)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita de Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta pro eminentaj meritoj serve al la ŝtato kaj socio.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La 12-an de aprilo 2010 ĉe la strato Piastowska en Bjalistoko oni plantis 6 Memor-Kverkojn, memorigantaj viktimojn de la katastrofo en Smolensk - unu estis dediĉita al Justyna Moniuszko. En 2010 firmao General Electric Polska kaj Aviada Instituto fondis sciencan stipendion je la nomo al Justyna Moniuszko, destinita por la plej bonaj studentoj de la fakultato, kie li studis, atribuata al tri studentoj por tri semestroj antaŭ magistriĝo. La 10-an de aprilo 2011 apud Lernej-Kolekto n-ro 6 en Bjalistoko oni plantis kverkon de la memoro nomitan laŭ la nomo de Justyna Moniuszko kaj malkovris memortabulon.