Káptalantóti
El Vikipedio
Káptalantóti estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Tapolca.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 12 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.8502/17.5142
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 8283
- Telefonprefikso: 87
Situo [redakti]
Káptalantóti situas en kaldrono, laŭ flankovojoj. Tapolca, Badacsony, Badacsonytomaj kaj Balatono troviĝas po 6, Sümeg 27, Keszthely 28 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1256 en formo "Tothy". En 1548 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj, post 3 jaroj kolĥozo formiĝis. La vilaĝanoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- ruinoj de mezepoka preĝejo
- baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1714
- statuo pri Sankta Urbano