Kóny
El Vikipedio
Kóny (kOnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna. La loknomo signifas slave: ĉevalo, ankaŭ en la vilaĝoblazono estas ĉevalo.
Bazaj informoj[redakti]
- Poŝtkodo: 9144
- Telefonkodo: 96
- Areo: 29 km²
- Loĝantaro: 2610
Situo[redakti]
La komunumo situas sur ebenaĵo laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Sopron. Pli norde troviĝas marĉa regiono, kiu apartenas al Nacia parko Őrség kaj Hanság. Csorna troviĝas 11, Győr 26, Mosonmagyaróvár 33 km-ojn.
Historio[redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1228. En 1641 privataj soldatoj de grandbienulo Nádasdy disrabis la vilaĝon.
Vidindaĵoj[redakti]
Vidindaĵoj estas la romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Antonio el 1723, kapelo, skulptaĵoj pri Johano Nepomuka kaj Sankta Triunuo, fine fiŝkaptista lago.
