Kaduno
Kaduno | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Niĝerio | ||
Ŝtato | Kaduno | ||
Fondita | 1913 | ||
Retpaĝaro | http://www.kadunastate.gov.ng/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mohammed Namadi Sambo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1,512,000[1] | ||
Loĝdenso | 1 764 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 10°31′23″N 7°26′25″U / 10.52306°N, 7.44028°U (mapo) Koordinatoj: 10°31′23″N 7°26′25″U / 10.52306°N, 7.44028°U (mapo) | ||
Alto | 250 m [+] | ||
Areo | 3.080,0 km² | ||
Horzono | +1 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kaduna [+] | |||
Kaduno estas milionurbo kaj universitata urbo en Niĝerio. Ĝi estas ĉefurbo de Kaduno ŝtato[2] kaj enhavas 1 512 000 loĝantojn.[1]
La simbolo de Kaduno estas la krokodilo.
Geografio
Kaduno situas en valo de rivero (same tiel nomata Kaduna) en nord-centra parto de la lando. Islamanoj vivas plejparte en la norda urboparto kaj kristanoj en la suda urboparto. Kano (urbo) troviĝas je 220 km-oj.
Historio
Kaduno estis fondita fare de la britoj en 1913 kaj iĝis regiona ĉefurbo inter 1917-1967. En 2000 religia tumulto okazis, sekve almenaŭ mil homoj mortis. Post 2 jaroj denove okazis tumulto, tiam diversaj preĝejoj kaj hoteloj estis bruligitaj kaj ankaŭ tiam homoj mortis. En 2009 ankaŭ tiu urbo gastigis la futbalan mondĉampionecon.
Ekonomio
Kaduno estas industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, maŝinojn, ŝtalon, aluminion kaj kemiaĵojn.
Trafiko
Kaduno havas 2 flughavenojn, ĉefvojon kaj en 2009 fervojo konstruiĝis inter Abuĝo-Kano, kiu trairas Kadunon.
Vidindaĵoj
- katedralo omaĝe al Sankta Jozefo
- moskeoj
- Stadiono Ahmadu Bello de 1964