Kanonikaj Genealogioj de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanonaj Genealogioj de Jesuo)
Saltu al: navigado, serĉo
Genealogio de Jesuo en la Evangelio laŭ Luko. Libro de Kells, Irlando, eble de la jaroj 800-aj

Du kanonikaj genealogioj de Jesuo el Nazareto tra Jozefo estas prezentataj en la kanonikaj Evangelioj: en Mateo 1,1-17, kaj en Luko 3,23-38. La du fontoj demontras la devenon de Jesuo el antaŭuloj ĝis Adamo. La du genealogioj privilegias la agnatismon, nome la descendo per vira ligo kaj identas en la periodo de Abraham ĝis David, sed radike malidentas rilate la sekvan periodon, nome de David al Jesuo.

Subforme de la arbo de Jiŝaj (1 Samuelo 16, 10-11), nomo de la patro de reĝo David, la genealogio de Jesuo estas ofta motivo de la Kristana Arto de la 12-a jarcento ĝis la 14-a jarcento.

Genealogioj[redakti | redakti fonton]

De Adamo ĝis Abraham[redakti | redakti fonton]

Luko spuras la devenon de Jesuo ĝis Adamo kiu siavice referencas al Dio (legu la lukan liston inversigitan):

Tiu genealogio estas la sama de la patriarkoj de la Genezo (10,12-31 kaj 11,12-13, kun kroma nomo Qainam inter Arpaĥŝad kaj Ŝelaĥ.

De Abrahamo al David[redakti | redakti fonton]

La du genealogioj, Matea kaj Luka, akordas en la nomserio de Abraham ĝis David:

Krom Maria kaj Batseba (la virino de Urija la hitito kaj patrino de reĝo Salomono) menciitaj pliposte, Mateo tie mencias tri aliajn virinojn: Jehuda generas el Tamar Peres kaj Zara; (...) Salma generas Boaz de Rahab ; Boaz generas Obed de Rut; Luko mencias neniun el tiuj virinoj. De Perec ĝis David, la genealogio estas eltirita de la lasta ĉapitro de la libro de Rut (4,18-22).

De David ĝis Jesuo[redakti | redakti fonton]

La arbo de Jiŝaj – vitralo de la katedralo de Chartres (1145).

Inter David kaj Jozefo, la patro de Jesuo, la genealogio de Mateo kaj Luko malsamas radike, pasante tra du filoj de Davido: reĝo SalomonoNatan.

Laŭ Mateo 1, 7-16, do, la fadeno estas la jena:

Laŭ Luko 3, 23-31 la fadeno estas alia (vidu ĝin inversigitan):

  • David - Natan - Matata - Menna - Melea - Eljakim - Jonam - Jozefi - Jehuda - Simeon - Levi - Mattat - Jorim - Eliezer - Jesu - Er - Elmodam - Kosam - Adi - Melĥi - Neri - Ŝealtiel - Zorubabel - Resa - Joĥanan - Joda - Josef - Semein - Matatias - Maat - Nagaj - Esli - Naĥum - Amos - Matatias - Josef - Janaj - Melĥi - Levi - Matthat - Heli - Josefo de la Nova Testamento - Jesuo de Nazareto

Ĉar ne povas esti ambaŭ veraj, ekzegezistoj ekde la antikaj tempoj engaĝiĝis elpsnsi interpreton akordigantan. Oni vidu skizon de tiu ekzegezo:

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

Provo de akordiĝo[redakti | redakti fonton]

La plej antikvan provon harmoniigi la du rakontojn plenumis Seksto Julio Afrika ĉirkaŭ en la 3-a jarcento [1], kaj sugestas ke la avino de Jozefo edziniĝus al “Matan", la descendanto de la Salomono (laŭ Mateo), el kiu naskiĝus Jakobo, poste fariĝinte vidvino, ŝi ekziniĝus al “Mata”, la descendanto de Natan (laŭ Luko) el kiu ŝi havis Heli. Heli edziĝus kaj restus senfile vidva... por edziniĝi al Jakobo sia perpatrina frato laŭ la leĝo de levirato. Josefo, do, estus la laŭlega filo de Heli kaj la biologia filo de jakobo [2]

Sed tiu solvo ne trovis konsenton ĉe posteuloj, kiuj elpensis aliajn hipotezojn. Inter kiuj jen la preferata: [3]

Ĉu la genealogio de Luko estas tiu de Maria?[redakti | redakti fonton]

Skolo de la dominikana Anio el Viterbo sugestis (1502) la hipotezon ke la genealogio de Luko spuras la ascendan fadenon de Maria[4], kaj do ne tiu de Jozefo [5]. Oni povas ĉi tie rimarkigi:

  • Sankta Ireneo de Liono plurfoje asertis ke ankaŭ Maria estas descendantino de David kaj ke “okazas per Maria ankoraŭ virgo ke ĝustakiale li (Jesuo) ricevis generadon kiu estas kolektado en si de ĉiuj generacioj de Adamo ĝis la fino»[6].
  • En la rakonto pri la anonco al Maria, la anĝelo diras al Maria: «La Sinjoro Dio donos al li la tronon de David lia patro»[7]; kaj okazas nur per Maria ke li povas laŭvere esti dirita «filo de David», ĉar tuj post ni scios ke li estus koncipita per la ĉeesto de la Sankta Spirito. Ireneo ripetos ke Maria ĉeestis ĉe la «sino de David», antaŭvidita en la psalmo kiel portanto de la Difilo [8].
  • En Talmud, Maria, patrino de Jesuo, estas formale identigita kiel filino de Heli»[9][10]. Heli, diminutivo de Eliaĉin ("Dio levas"), povus esti la ekvivalento de Joakim (Javeo levas), nomo atribuata, tradicie, al la patro de Maria.

Celoj de la genealogioj[redakti | redakti fonton]

  • La genealogio de Mateo celas konvinki la judojn[11] ke Jesuo povis racie esti la mesio atendita, nome la «filo de David», nome la laŭleĝa heredulo de la reĝoj de Judujo. La genealogio de Mateo implicas por Jesuo la titolon de Mesio (Kristo) ĉar la oleito de la Sinjoro. Definitive Jesuo posedas ĉiujn karakterizojn de la juduja reĝo, krom la siaj specifaj.
  • Tiu de Luko adresiĝis dekomence al la kristanoj, la «Teofiloj»[12], por ilin certigi ke Jesuo, kvankam Difilo, havas karnan originon laŭ karno de David.[13]. La genealogio de Luko, laŭ la instruo de Ireneo, patro de la Eklezio, estus la refarigan resumon de tiu adama [14]; aperas ke, kelkmaniere, Jesuo mem estas la antikvulo de Adamo kaj pere de li de ĉiuj homoj. La genealogio de Luko implicas por Jesuo la titolon de “Difilo”, resonanta dum la bapto en kiu la dia voĉo proklamas «Vi estas mia filo».

Sur tiuj du genealogioj ne ŝvebas historia objekto sed brilas teologia sprono: ĝi rezidas en la kredpremisa aserto pri la mesieco de Jesuo: estante filo de David, li, per respekto de la profetaĵoj, rajtas esti akceptita kiel “Reĝo de Judoj”[15]. Iliaj malsamoj devenus el malsamoj inter la kristanaj komunumoj en kies sinoj la evangelioj formiĝis kaj por kiuj ili estis kompilitaj[16].

Post tiuj listoj de antaŭuloj de Jesuo, ambaŭ evangeliistoj deklaras ke Maria koncipis verke de la Sankta Spirito kaj ne per interveno de viro kiu ajn. Do la karna ligo kun Davido estas aŭ pure laŭleĝa (laŭ Mateo) aŭ ĝi efektiviĝas per la “davideco de Maria” (laŭ Luko).

Anonco de la Anĝelo Gabrielo al Maria. Leonardo da Vinci, 1475, Galleria degli Uffizi, Florenco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eŭsebio de Cezareo, Prieklezia Historio, i. 7 ; vi. 31, letero al Aristido.
  2. Catholic Encyclopaedia
  3. Vidu: René Laurentin, Cours traité de théologie mariale, 1959; kaj Hans Urs von Balthasar, Dramatique Divine, II Les Personnes du Drame, 2 Les personnes en Christ, p. 234-283; kaj Hans Urs von Balthasar, Sponsa Verbi, 1960,
  4. angleAnte-Nicene Fathers/Volume VI/Julius Africanus/Elucidations
  5. Jean-Christian Petitfils, Jésus, éd. Fayard, 2011, p. 88.
  6. idem.
  7. Luko 1,32
  8. Psalmo 132,11.
  9. Chagig. 77,4
  10. Frédéric Godet, Commentaire sur l'évangile de Luc, Tome I.
  11. Vidu: René Laurentin, Cours traité de théologie mariale, 1959; kaj Hans Urs von Balthasar, Dramatique Divine, II Les Personnes du Drame, 2 Les personnes en Christ, p. 234-283; kaj Hans Urs von Balthasar, Sponsa Verbi, 1960,
  12. Luc 1,3
  13. Paŭlo, Romanoj, 1,3.
  14. Ireneo de Liono, Adv. Hae., III, 21,10.
  15. Oni vidu ekzemple: le Jésus de l'histoire par Christian Amphoŭ ([1]) ou Raymond E. Brown, The Birth of the Messiah (Doubleday, 1977), pp. 93-94
  16. Simon Legasse, Notes et critiques : les généalogies de Jésus

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie la musulmane, de Michel Dousse, Éd. Albin Michel, 2005, EAN 9782226159038
  • Marie en islam, de Charles-André Gilis, Traditionnelles Eds, 1990, ISBN|2713-800-49-8
  • Dictionnaire du Coran, Mohamad Ali Amir-Moezzi Dir., LAFFONT, Paris, 2007, ISBN|978-2-221-09956-8
  • Kautzsch, E. F.: quoted by James Orr, "The Early Narratives of Genesis," in The Fundamentals, Vol. 1, Los Angeles, CA, Biola Press, 1917.
  • Dillmann, A., Genesis: Critically and Exegetically Expounded, Vol. 1, Edinburgh, UK, T. and T. Clark, 1897, 314.
  • Custance, Arthur C., The Roots of the Nations.[2]
  • Schmandt-Besserat, Denise, How Writing Came About, University of Texas Press, 1996, ISBN 0-292-77704-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [3] Anglalingva komento pri Jesuaj genealogiaj