Kapelo Sankta Donato (Székesfehérvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de
Sankta Donato
Kapelo Sankta Donato en Székesfehérvár
Kapelo Sankta Donato en Székesfehérvár
kapelo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 50 homoj
Longo 15,5 m
Larĝo 9,5 m
Alto 18 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo de Sankta Donato estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en rando de Székesfehérvár.

Urba panoramo, dekstre la kapelturo videblas

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj en tiu loko estis gardoturo. Oni konstruis barokan kapelon kun 3 altaroj el ŝtonoj de la gardoturo en 1733, en la sekva jaro ĝi estis konsekrita. La jezuitoj servis en la kapelo ĝis 1816, poste ermito. La kapelo estis restaŭrita en 1836, pli nova turo estis konstruita en 1877, inter 1923 kaj 1925 la navo estis pligrandigita, la turo plialtigita, fine en 1933 renovigita. En 1944 la kapelo plene neniiĝis pro eksplodo, poste oni konstruis sonorilostablon kaj krucon. En 1993 oni konstruis pli novan kapelon. En la sekva jaro ĝi estis konsekrita. La konstruaĵo ricevis arkitekturan premion en 2008.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola inter loĝdomoj, sed la loko longe estis vitejo. Antaŭ la kapelo estas ŝtupoj kun kruco. En la fasado meze estas la enirejo, pli supre la turo altiĝas, samtempe reliefas. Ankaŭ malantaŭe estas enirejo, krome apude alia kruco. Interne ankaŭ kriptoj troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]