Karel Pelant
Karel Pelant | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1874 en Prago |
Morto | 24-an de januaro 1925 (50-jaraĝa) en Nova Urbo |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa • angla • franca |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Reálné gymnázium v Karlíně (en) |
Okupo | |
Okupo | tradukisto ĵurnalisto verkisto esperantisto dramaturgo |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 4657 |
Karel PELANT (naskiĝis la 28-an de oktobro 1874 en Praha - mortis la 24-an de januaro 1925 en Praha) estis ĉeĥa ĵurnalisto, pionira esperantisto, liberpensula polemikulo kontraŭ la katolika eklezio kaj kontraŭ la etburĝa vivmaniero, tradukanto el la angla literaturo en la ĉeĥan lingvon.
Li studis modeladon, sed transiris al ĵurnalismo, laboris en diversaj redaktejoj, eĉ eldonadis proprajn ĵurnalojn. Li engaĝis sin en la kontraŭklerika movado, ĉefe en Libera Penso, per prelegoj kaj publikaĵoj. Li traveturis la tutan Eŭropon kaj vizitis Amerikon, klopodis pri diversaj klerigaj programoj socialdemokratiaj, kritikis la katolikan eklezion, prezentis al la publiko eminentulojn el la historio. Multaj liaj tekstoj estis konfiskitaj kaj publikitaj nur post interpelacio. En la bonhumora rakonto Mandle (Migdaloj) kaj dramo Redaktor (Redaktoro) li sarkasme bildigis la et-urban elitularon. Li mortis pro trafik-akcidento, kiam li legante ĵurnalon enpaŝis ŝoseon antaŭ ruliĝanta aŭtomobilo.
Li estis populara inter liberpensuloj, skribis pri li ĉeĥaj verkistoj Jaroslav Hašek kaj Josef Svatopluk Machar.
Lia liberpensula kaj kleriga aktivado gvidis lin ankaŭ al la ideo de internacia lingvo. Li estis kunfondinto de la unua asocio en Brno (1901), poste de la dua en Prago (1902), aŭtoro de "Idea řeči mezinárodní" (Ideo de la lingvo internacia).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Populární přednáška p. prof. dr. Brepty (Populara prelego de s-ro prof. d-ro Blekulo, 1896)
- Pranýř klerikalismu (Pilorio de klerikalismo, 1899)
- Idea řeči mezinárodní (Ideo de la lingvo internacia, 1902)
- Listy z kongresu Volné myšlenky v Římě (Leteroj el la kongreso de Libera Penso en Romo, 1904)
- Vatikán (Vatikano, 1907)
- Florián, bývalý svatý (Floriano, eksa sanktulo, 1907)
- Otcové Volné myšlenky (Patroj de la Libera Penso, 1907)
- Křesťanství a klerikalismus (Kristaneco kaj klerikalismo, 1909)
- Redaktor (Redaktoro, 1909)
- Plato (Platono, 1909)
- Králíci a lidé (Kunikloj kaj homoj, 1909)
- Pohřeb ohněm nebo hnitím? (Sepulto per fajro aŭ per putrado? 1909)
- Příští národ (Futura nacio, 1909)
- Sokolstvo a Volná myšlenka (Sokolaro kaj Libera Penso, 1909)
- Základ blahobytu (Bazo de bonhavo, 1909)
- Žena, muž a společnost (Virino, viro kaj la socio, 1909)
- Kopa kapiček. Napršely do života K. Pelanta (Kvanto de akveroj. Ili pluvis en la vivon de K. Pelant, 1912)
- Co vidí turista v Plzni? (Kion vidas turisto en Pilzeno?, 1914)
- Mandle (Migdaloj, 1918)
- Anglicky radostně (Angle kun plezuro, 1919)
- Amerika, jaká je vskutku (Ameriko, kia ĝi estas efektive, 1919)
- Klíč k architektuře (Ŝlosilo de la arkitekturo, 1920)
- Věř v seznam bludů (Kredu liston de blufoj, 1920)
- Knížka o našem Karlu Havlíčkovi (Libro pri nia Karel Havlíček, 1921)
- Čím nahraditi stará náboženství? (Per kio anstataŭigi la malnovajn religiojn?, 1921)
- Věřím ... (Mi kredas ..., 1921)