Katharine Ross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katharine Ross
Persona informo
Katharine Ross
Naskonomo Katharine Juliet Ross
Naskiĝo 29-an de januaro 1940 (1940-01-29) (84-jaraĝa)
en Holivudo, Kalifornio,  Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Las Lomas High School • Diablo Valley College vd
Familio
Edz(in)o Sam Elliott • Joel Fabiani • nekonata valoro • Conrad Hall • nekonata valoro vd
Profesio
Okupo aktoroverkistoaŭtoro • teatra aktoro • televida aktoro • verkisto de porinfana literaturo • filmaktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1962– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katharine Juliet ROSS (naskiĝis la  29-an de januaro 1940(nun 1940-01-29) (84‑jara) en Los Angeles) estas usona aktorino.

Ross aktoris sur la blanka ekrano ekde 1965. Antaŭ ĉio ŝi famiĝis pro la rolo en la filmo The Graduate (La diplomito) en 1967. Post tio ŝi relative malmulte aktoris en grandaj filmoj, escepte en Butch Cassidy and the Sundance Kid kaj The Stepford Wives. Por ŝia rolo kiel Elaine Robinson en The Graduate ŝi kandidatiĝis por la Oskaro en la kategorio plej bona virina akcesora rolo.

Katharine Ross en 1966

Ŝi ankaŭ havis gastrolojn en diversaj televidserioj, inter kiuj The Alfred Hitchcock Hour, The Men from Shiloh, Wagon Train, Gunsmoke, The Big Valley, The Wild Wild West kaj The Colbys.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Katharine Ross, kiu ankaŭ estas verkistino de porinfanaj libroj, estas ekde 1984 edzino de la aktoro Sam Elliott. Ili kune havas filinon Cleo Rose Elliott kiu naskiĝis je la 17-a de septembro 1984. Antaŭ tio ŝi ankoraŭ kvarfoje geedziĝis kaj divorcis.

Selektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]