Kazano
Kazano | |||
ruse: Казань, tatare: Казан, Qazan | |||
urbo | |||
Centra aĉetstrato en Kazano
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Казань | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Aŭtonoma respubliko | Tatarstano | ||
Federacia distrikto | Ĉevolga federacia distrikto | ||
Historia regiono | Kazana ĥanujo | ||
Konataj lokoj | Moskeo Nurulla, Kremlo de Kazano | ||
Riveroj | Volgo, Kazanka | ||
Situo | Kazano | ||
- alteco | 116 m s. m. | ||
- koordinatoj | 55° 47′ 27″ N 49° 06′ 52″ O / 55.79083 °N, 49.11444 °O (mapo) | ||
Areo | 525,2 km² (52 520 ha) | ||
Loĝantaro | 1 120 238 (2008) | ||
Denseco | 2 132,97 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1005 | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
- somera tempo | MST (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 420 xxx | ||
Telefona antaŭkodo | +7 843 | ||
OKATO | 92 401 | ||
Situo de Kazano enkadre de Rusio
| |||
Situo de Kazano en Tatarstano
| |||
Situo de Kazano enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Kazano | |||
Retpaĝo: www.kzn.ru | |||
Kazano[1][2][3] aŭ Kazanjo[2][3] (tatare Казан/Qazan, ruse Казань) estas urbo en Tatarstano en Rusio.
Kazano estas unu el plej gravaj ekonomiaj, sciencaj, kulturaj centroj de Rusio. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo.
La loĝantaro estas 1161,7 mil homoj.
- Ties konsisto:
- 48,6% rusoj
- 47,6% tataroj
- Baŝkiroj, mordvoj, ĉuvaŝoj
La urbo estis fondita en jaro 1177.
Sed antaŭ kelka tempo post longetaj dokumentaj kaj fosaj esploroj estis fiksita la dato de fondiĝo de la urbo - la 31-a de aŭgusto 1005.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1708.
La interurba telefona kodo estas 843, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (ekde la jaro 2005).
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга), ĉe enfluo en ĝin de rivero Kazanka (Казанка).
En Kazano ekzistas metroo (vidu artikolon Kazana metroo).
En la urbo estas fervoja stacio.
En jaro 1959 la urbo havis 667 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 1105,3 mil loĝantojn.
Historio
Movade
En Kazano estas la strato Esperanto.
Kazano estas naskiĝurbo de Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin.
Uzataj nomoj en Esperantio laŭ ofteco: Kazan, Kazanj[mankas fonto], Kazano, Kazanjo.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
En 1995 en Kazano okazis EoLA-7.
En Kazano en 90-aj jaroj funkciis esperanto-klubo "Smeraldo".
Panoramoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ PIV
- ↑ 2,0 2,1 Esperanta-rusa vortaro de Bokarev "Kazan(j)·o назв. г. Каза́нь."
- ↑ 3,0 3,1 Rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Kondratjev "Kazan(j)/o геогр. Каза́нь."
Ĉefurbo: Kazan
Agriz | Almetjevsk | Aznakajevo | Bavli | Bugulma | Buinsk | Ĉistopol | Jelabuga | Laiŝevo | Leninogorsk | Mamadiŝ | Mendelejevsk | Menzelinsk | Nabereĵnije Ĉelni | Niĵnekamsk | Nurlat Tetjuŝi | Zainsk | Zelenodolsk