Kerékteleki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kerékteleki (kerEkteleki) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér. La vilaĝnomo signifas: radoparcela.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Székesfehérvár-Győr preteriras. Troviĝas Bársonyos 3, Kisbér 9 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1237 en formo Keregj. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. La refondiĝo okazis post fine de la liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en 1711. Ĝis 1945 granda parto de la bienoj apartenis al Kisbér. La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturo.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

  • tombeja baroka kapelo de 1746, nun uzata ankaŭ preĝejo
  • baroka nobeldomo de Rakovszky (rakovski)